lundi 28 janvier 2008

Homoj manĝantaj

homoj manĝantaj

homoj manĝantaj / hemmi yô, trad. doi ĉieko. - jokohamo: mevo-libroj, 2002. - 244 p.

j. hemmi, esplorĵurnalisto, vagas tra diversaj landoj. li rigardas, kion homoj manĝas, kaj kiel homoj manĝas. li ne nur rigardas, li demandas pri manĝaĵoj kaj manĝkutimoj, li gustumas, li kunmanĝas. eĉ en malriĉaj landoj, eĉ en landoj sub milito, eĉ en malliberejoj li enketas, kaj tra tiu simpla temo li ekkonas homojn kaj sociojn. li konkludas per kelkaj malpezaj pripensoj, sed la valoro de la libro kuŝas prefere en ĝia unuavide naiva, sed fakte klarvidiga prezento de vivkondiĉoj, en kiuj homoj persiste konservas tradiciajn manĝmanierojn.

ĉ. doi avertas, ke li devis rapidigi la tradukon por publikigo en 2002. eble pro tio restas manpleno da neklaraj vortoj en la teksto (ondolo, termanĝuo...). malgraŭ tio la rakonto fluas sentede, kaj mi volonte kunvojaĝis kaj ekkonis krotajn fiŝkaptistojn, tevendiston en vjetnama trajno, kafopreparantojn en etiopiaj vilaĝoj kaj multajn aliajn...

ĵ. vaŝe

vendredi 11 janvier 2008

Esperanto sen mitoj


ESPERANTO SEN MITOJ: Dua prilaborita eldono 2003

de Marcus Sikosek Antwerpeno: Flandra Esperanto-Ligo

paĝoj 367. ISBN 9071205703


Ĉi tiu libro, verkita de elstara esperantologo kun detalaj scioj pri la historio de la E-movado, estas tre eble la plej grava E-libro, kiu iam eldoniĝis, ĉar ĝi celas neniom malpli, ol la maturiĝon de nia komunumo. Je la unua fojo, tutsimple, esperantologo diras la veron, kun plena dokumentado, pri la troigoj, misasertoj kaj miskredoj, kiuj karakterizis multajn el la tradiciaj propagandistoj de la E-movado.


Oni ne devas kredi, ke ĉio tio estis trompintenca. Estas facile komprenate, ke homoj eĉ subkonscie inklinas misprezenti faktojn, kiam ili forte kredas, ĉu prave ĉu neprave, je la esenca boneco de sia afero.


La kritikoj de Sikosek (nun Van Dijk) elfoliiĝas en kadro de rekomendoj por taŭga kaj responsa informado pri E-o. Tiel la libro havas pozitivan aspekton, kaj ne riskas akuzojn pri subminado de la E-movado. La verko antaŭsupozas, ne neas, la dezirindecon de tiu tradicia strebado pliigi la nombron de E-istoj, kiu nomiĝas kutime "disvastigado".


La libro dividiĝas en sep sekciojn: senmitaj informado, komunumo, strategioj (manifestoj), subtenantoj, lingvo, planlingvoj ĝenerale, kaj la kulto de Zamenhof. En ĉiu sekcio la honestema leganto spiras bonvenan freŝan aeron, kaj eble sin aŭdas murmuri "Fine!" Eble estas tiuj, kiuj post la apero de tia verko ĝenas sin pri la estonteco de nia lingvo; sed necesas tre serioze konsideri, ke kiam ajna homgrupo atingas la stadion, kie ĝi efektive timas la veron, ĝi estas en profunda kaĉo.


Mi ne ripetos la enhavon de la libro; tion jam faris aliuloj. Sed je la dua lego mi rimarkis du punktojn, kiujn la unuan fojon mi pretervidis. Unu estas, ke Sikosek plurfoje uzas la vorton 'hobio' rilate E-on, kaj ĉiam kun pozitiva aŭ neŭtrala nuanco. Tio estas laŭ mi interesa. La alia estas pli-malpli severa kritiko al la Civito, specife surbaze de ties misprezentoj -- eble laŭ la aŭtoro la "organizitaj raŭmistoj" emas sekvi iom la tradician, nun diskredititan, vojon.


Kiugrade la verko de Sikosek efikas sur la E-movado(j) mi ne certas. Aktivuloj diras al mi, ke ĝi ja efikas, kaj ke E-informado nun multe pli respondecemas. Mi esperas, ke jes. Minimume, jam ne haveblas la senkulpigo "mi ne sciis".


Ken Miner

jeudi 10 janvier 2008

la nebulozo de andromedo

la nebulozo de andromedo / ivan efremov, trad. jurij finkel. - http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/andromedo.html, 2006-2007. - ≈ 150 p.

originala titolo: „туманность андромеды“, 1955–1956.


j. finkel tradukis plurajn atentindajn verkojn el la sovetia sciencfikcio. dum la internacia ĝenro senlace bataligis homojn kontraŭ vilaj eksterteranoj, la sovetia skolo devis esti optimisma aŭ minimume instrua. ĝi do interalie revis, kiel la homaro povus progresi ne nur maŝine kaj teĥnike, sed ankaŭ socie kaj mense.


la nebulozo de andromedo estas malproksima galaksio, el kiu la leganto vidos nur misteran kosmoŝipon sur malproksima planedo. sed paralele al kosma vojaĝo, kaj pli interese, la agado situas sur estonta tero, kiun unuiĝinta homaro racie regas: klimato, terkultivo, energifontoj, transporto, instruado, belartoj kaj sociaj funkcioj aspektas alie kaj pli harmonie, ol en la nuna mondo.


kompreneble la loĝantoj de tia plibonigita mondo iom malreliefas. el ilia vivo ŝajne malaperis ne nur malpaco, sed ankaŭ ĉia metafiziko aŭ zorgo pri la senco de vivo. ili tamen ne estas aŭtomatoj: fervora sciencisto kaŭzas mortigan akcidenton kaj devas fronti la juĝon de kunhomoj kaj sian konsciencon.


la tradukinto ne ŝanĝis la stilon de la verko. oni do atendu iom longajn priskribojn kaj surprizajn vortordojn ("...ŝi forgesis pri staranta apude fotelo..."). kompense oni ĝuos pensinstigan rakonton okazantan en utopia sed ne realfremda mondo. la libro disponeblas en la reto kaj estas libere printebla.


ĵ. vaŝe