mercredi 15 août 2007

Ĉu ili diras al ni la veron

10
"ĈU ILI DIRAS AL NI LA VERON ?"

El la antaŭparolo de la tradukinto : "La celo de tiu libro ne estas fingromontri iun popolon, iun reĝimon. Kiu homa grupo povas aserti ke ĝi fieras pri ĉiuj siaj agoj ? De la norda ĝis la suda hemisfero ekzemploj de homaj krueleco kaj avideco abundas. La faktoj de la raportoj en "Ĉu ili diras al ni la veron ?" helpu la leganton pripensi la homan konduton por trovi pli da ekvilibro en si mem kaj sekve alporti pli da ekvilibro en la funkciado de homaj socioj. Tio estas mia deziro.

Franciska Toubale

Formato : 184 x 257 mm. 222 paĝoj. Prezo : 12 € + afranko. Mendebla ĉe SAT, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris. Rete : satesperanto@free.fr



Recenzo pri Cxu ili diras al ni la veron ? - Neimagebla perforto, de Fonduso por Nord-koreaj Rifugxintoj kaj Centro de Informoj pri Nordkoreaj Homaj Rajtoj, 220pagxa elangligo de Franciska Toubale eldonita de SAT, 2007


UF! Kian momenton mi travivis legante tiun cxi libron... Teruran !
Laux mia kompreno, estis diskutoj dum 79a SAT-Kongreso pri cxu eldoni la libron... kun timo aspekti ridinda post kelkaj jaroj, kiam oni eble malkovrus, ke cxio cxi estas nur propagando kaj mensogo. Tiun timon, mi principe komprenas, sed mi nun opinias, ke se SAT estintus ne publikiginta gxin, SAT aspektus multe pli nauxza ol ridinda, kiam oni kapablos konfirmi, ke tio ekzistas (-is, espereble).
La dokumento prezentigxas, kiel kolekto de jam publikigitaj kaj nove kompletigitaj atestajxoj liveritaj de eksmalliberul(in)oj kaj eksgardistoj pri siaj travivajxoj en Nord-Koreiaj retenejoj. Post mallonga antauxparolo de Franciska Toubale kaj iom pli longa de Kim Sang-Hun, estas enkonduko donanta superrigardon pri diversaj atestajxoj antauxe publikigitaj (de Amnestio Internacia interalie), pri ilia nekonateco pro politika situacio en Sud-Koreio, suspekto pri propagando kaj gxenerala publika neinteresigxo kaj fine klariganta la celon (plu evidentigi la tragedion disvolvigxantan en tiu lando) kaj la metodologion. La enkondukaj vortoj reliefigas ankaux la fakton, ke kelkaj atestoj estas ne tute fidindaj kaj do plu esplorendaj sed ankaux, ke ili ebligas diskonigon kaj konsciigon pri okazantajxoj. Tio cxi gravegas : ke eksmalliberuloj, sciu, ke ilin ni ne forgesas. Sekve kusxas rapida prezento de cxiu atestanto, antaux ol aliro al la teruraj atestoj.
La atestaro dividigxas en cxapitrojn laux diversaj agoj priskribitaj (arbitra reteno ; vivkondicxoj en retenejoj ; laborkondicxoj ; nutrajxo- kaj sano-kondicxoj ; terurajxoj - kvazaux la antauxaj cxapitroj priskribus paradizajn scenojn... - kaj punoj ; torturo ; infanoj en malliberejo ; ekzekutoj, murdoj kaj mortoj). Cxiu cxapitro estas enkondukita per klarigoj pri kunteksto, fidindeco aux dubindeco de atestoj. La rakontoj estas faritaj per simpla lingvajxo frapa. Kaj frapado estas terure ripetigxanta en cxiuj atestoj. Kiel homo povas tion suferigi al alia ? Nur per bestigado de la alia. Kaj kiom povas elteni homoj ! La sinsekvo de atestoj estas kor-sxira kaj nauxza, tiom ili plifirmigas sin reciproke, en granda rondo horora, el kiu la leganto eliras sxancelpasxa, provante reorientigxi dank'al kelkaj serenigaj finaj vortoj, sed konkludo malestas : cxiu restu kun propraj imagoj...
Tamen iom strange impresas la kelkaj linioj pri SAT sur folio tuj post lasta atesto pri graveda virino malbone traktita cele indukti aborton... Realoj fojfoje kolizias.
Mi nur povas kuragxigi vin acxeti kaj legi tiun cxi libron, ecx se ofte mi mem min demandis, cxu mi havos forton elteni gxis la fino ? Mi gratulas F. Toubale pri sxia traduko kaj SAT pri plenumo de sia laboro : klerigado cele al emancipigxo.

Robin BETO 35717

Aucun commentaire: