mardi 7 août 2007

Sagao de Njal


Jam en la lernejo multaj el ni lernis pri la vikingoj, sed malmultaj el ni vere scias pli ol la kliŝoj jam delonge ripetitaj : militema popolo de la mezepoko, kiu invadis plurajn regionojn de Eŭropo kaj foje fondis regnojn tie.

Historiistoj ja multe verkis, aperis belegaj fotoj pri ornamitaj ŝipoj, juveloj, kaskoj kaj armiloj. Sed jen veran donacon faras al ni la tradukinto de la Sagao de Njal, ĉar tie anonimaj vikingoj de la 13a jarcento rakontas pri vikingoj siaj prauloj, en simpla, konkreta stilo. La verkintoj ne interpretas la faktojn, ili rakontas ilin tiaj, kiajn ili aŭdis. Preskaŭ 1200 homnomoj enplektiĝas en la rakonto laŭ la konfliktoj, renkontiĝoj kaj familiaj ligoj.

Kaj ni malkovras ege organizitan societon, kun leĝistoj, juraj kortumoj, kaj honorreguloj. Precizaj leĝoj regas ekzemple la validiĝon de proceson. Konfliktoj ritmas la socian vivon, kaj venĝo estas neevitebla devo por ĉiu plenkreska viro, ĉar la familio estas eble la plej alta valoro en lia vivo. Uloj falas, sed la klanoj daŭrigas rilatojn per kompensoj, diskutoj, provokoj, embuskoj, mortigoj, geedziĝoj, aliancoj kaj komerco, ĝis kiam atingiĝas subtila ekvilibro de la fortoj.

La legendo intime miksiĝas kun historia realeco. El kolektivaj memoroj la verkintoj forĝis bildon de superhomaj herooj, kapablaj salti super la glavon de la malamiko, transsalti riveron, kaj tratranĉi kapon per unu bato. Pro la fortikaj hakiloj, unu nura vundo ofte estas mortiga, sed por la tiamaj herooj, la morto ne estas la plej timiga kontraŭulo, kaj ne malofte oni aŭdas spritajn vortojn el la buŝo de la mortontoj. Senhezite, oni kuras al la batalo kaj fiere frontas sian sorton. Oni raportas pri siaj faroj, aparte hommortigoj, klare sciante ke oni tiel anoncas sian baldaŭan morton. Nur ordinaraj homoj certe timas por sia vivo, sed tiuj ne ofte rolas en la rakonto.

Apartan rolon ludas la virinoj : ŝajne subigitaj en la familio, ili ĉefe gravas en la konfliktoj, instigante mortigojn, rivelante insultojn kaj alvokante al venĝoj. Apartaj infiguroj prenas sur sin la submanovrojn kaj aliancojn, forte influante la eventojn.

Se perfortaj agoj faras la tramon de la rakonto, multnombraj detaloj nutras la imagon pri la ĉiutaga vivo : rompita ŝurimeno, perditaj ŝafoj, vizito al la provizejo, informas nin same bone kiel historia kurso. Per mantelo, aparta staturo, elvoka nomo, la tiama islandano havas vizaĝon. Fojnremizoj pleniĝas, sed foje mankas tritiko; glacio transpontas la riveron, sed somere amantoj kuniĝas en la arbaro; en la templo ornamitaj idoloj atendas viziton de la jarlo. Kiel pruvon de amikeco aŭ sigelon de alianco oni ricevas orringon, luksan ŝipon, farmbienon. Oni adoptas filon de mortigito, gastigas fremdulojn kaj promesas akompani amikon al la milito.

En socio, kie honoro valoras pli ol paco, saĝuloj multe gravas. Njal ludas tiun rolon laùlonge de la rakonto, antaŭvidas la eventojn, kaj konsilas unu kaj la alian. Kiom ajn da fieraj batalantoj mirigas nin, la vera heroo estas li.

Meze de la sagao kristanismo alvenas al Islando, kaj kompreneble, fronte al tradiciaj dioj, bezonatas mirakloj por certiĝi pri la supereco de la nova religio. Forta hierarkio de la socio kondukas fine al tio, ke ĉiuj akceptas la leĝon en malmulte da tempo, tamen akcepto de nova religio ĝenerale ne okazas pace, kaj estas preteksto al novaj murdoj. Tiam oni alvenas al teruraj konsekvencoj, tio estas la mortigo de senkulpuloj, inklude de la saĝulo kaj lia familio. Kvankam venĝoj sekvas pliajn venĝojn, finfine ĉesos la mortigojn la pilgrimintoj, pentite en Romo ĉe la papo, kaj starigos novajn aliancojn la iamaj kontraŭuloj. Estas rimarkinde ke en unu generacio, la novaj moroj rapide akiras leĝvaloron, kaj sur tiu kampo oni alproksimiĝas al legendo.

Tamen, ĉu mapoj mensogas ? Ĉu nomoj de precizaj lokoj kaj homoj ne instigas nin pensi pri historia memoro de gloraj prauloj ? En la mezo de la libro bildoj, mapo, desegnaĵoj atestas ke tiuj fjordoj vidis la heroojn. Belaj paĝoj kiuj instigas al vojaĝo por retrovi la sentojn kiuj kaptis nin dum la legado.


MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Aucun commentaire: