samedi 16 juin 2007

La regrifuzanto kaj aliaj budhismaj fabeloj

La regrifuzanto kaj aliaj budhismaj fabeloj, de Gunnar Gällmo, 2007, mendebla kiel supre.

Ŝajnas ke tiu libro estas multe pli alloga ol la supre menciita... ĉar montrinte ĝin en kunveno de la grupo de Bourges, iu anino, post foliumo, ege deziris ĝin legi! Mi do grandanime akceptis ŝian peton, kaj tiel venontnumere vi eble legos ŝian recenzeton. Se ne, vi scias kio atendas vin!


Ĵak Le Puil (En Cher-Espéranto)

Ormuzdo kaj Arimano

Ormuzdo kaj Arimano, Carl Jonas Love Almqvist, politika satiro, tradukis Gunnar Gällmo, 2007, mendebla ĉe http://www.lulu.com

"Se vi trovas partojn de la esperantlingva teksto malfacile komprenebla, mi ne povas pardonpeti; por nuntempa svedlingvulo ankaŭ la originalo estas malfacila." skribas la tradukinto en sia antaŭparolo. Do mi trankvile ne devos pardonpeti por diri ke multaj frazoj estas nur ĵargonaĵo! Bedaŭrinde ankaŭ la rakonto estas pli ol nebula. Jen bono/malbono, jen Ormuzdo speco de Dio kaj Arimano speco de Satano. Kaj la "dekretoj" de Ormuzdo pelas onin en la brakojn de Arimano... pri kiu fakte oni poke ekscias! Baf!


Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

La komuna Eŭropa Refrenckadro


La komuna Eŭropa Refrenckadro. Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj. UEA/Ilei, 2007, 34 p. Antaŭparolo: Renato Corsetti. 3 €.

Eksciu, ke la materialon por tiu broŝuro pretigis la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo, Strasburgo. Nun, se vi fidas tiun Konsilion, vi povas legi tiujn paĝojn kun la optimismo de Renato Corsetti...


Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

Tabuaj vortoj en mondlingvo

Tabuaj vortoj en mondlingvo, komputila kd kun prelego de Don Lord, poemoj de Kaloĉajo kaj vortaro de maldecaj vortoj. Esperanto-Asocio de Britio 2006, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE. Prezo 3,50 £. (tiun simbolon mi ne uzis de Metuŝelaĥo!).


Jen la perfekta komplemento al Knedu min Sinjorino! Vi eĉ (re)trovos en la disko la tekston de la Sekretaj sonetoj de Kaloĉajo kaj la Auld-an tradukon de La balo en Kerimjur', tradicia skota kanto, kiun vi povis legi en LKK-20 de 1981 (kun muziknotoj!). Por instigi vin aĉeti tiun kodon, mi ne trovas pli trafan frazon ol tiu, kiu konkludas la prian recenzon en La Brita Esperantisto: Aĉetu, merd-fekpest'... kaj sakru kiel ajna volabugristo!



Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)


Mortiga ekskurso


Mortiga ekskurso, Ronald Cecil Gates, originala krimromano, 108 p. Flandra Esperanto-Ligo, 2006.


Jen la kvara krimromaneto de R. C. Gates. Mi ne tro aprezis la unuan, La septaga murdenigmo, nek Sep krimnoveloj-n kaj bedaŭrinde mi same bafas pri ĉi tiu Mortiga ekskurso.

Grupo da studentoj faras ekskurson en la ŝtata praarbaro. Dum ili trinkas teon, ilia instruisto for-iras kaj ne revenas. Ili do serĉas lin kaj trovas ke li falis je tridek metroj apud akvofalo. Sed ne temas pri akcidento...

Do nun jen la enketo, kaj ghin vi povos sekvi sen tro da enuo, eble dum ne tro longa trajnvojaĝo... Sed la plej nedigestebla flanko venas de "kelkaj lingvaj idiosinkraziaĵoj" de la aŭtoro... kiuj estas tutsimple "idiotaĵoj"! Mi iom miras, ke FEL akceptis ilin.


Ĵak Le Puil (en Cher-Esperanto)

Ne nur vortoj, sed agoj

Ne nur vortoj, sed agoj, artikoloj (1950-1989) de Roland Levreaud, 112 p. 3 €. Laŭte!

Prelegoj kaj aliaj artikoloj, kiuj ĉiuj aperis en Sennacieca Revuo. 112 p. 4 €. Laŭte!


Klarvida kaj klera homo estis Levreaud. Jam en 1954 li skribis pri la "Fuŝa Eŭropo". Konvinkita pacisto li estis: "Laborante kun la militrifuzantoj", "El la notlibro de pedalema pacisto", "Esperanto kaj 'Internacia Urĝa Agado'", ktp ne lasas dubon pri lia sincereco. Ankaŭ pri kinoarto, historio, Esperanto grandan konon li havis.

El la artikoloj de Sennacieca revuo vi ankaŭ trovos ke Levreaud estis ŝatanto de ĵaz-muziko, ke li skribis pri la Kataristoj antaŭ Cherpillod..., ke li sin demandas pri la atomcentraloj ĉu ili estas savaj aŭ apokalipsaj, ktp. Kaj neniu ĝis nun sin demandis kial ni (Armela kaj mi) dediĉis nian tradukon "Vojaĝo ĝis noktofino" al Levreaud...



Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

Kie brulas, ĝentlemanoj?

Kie brulas, ĝentlemanoj? 50 poemoj de Charles Bukowski, trad. Hagen Hirte, 88 p. 2,50 €. Laŭte!


Mi komparis tiun tradukon kun tiu de Cezar (E-libro). Je 95% ili samas. Foje unu superas la alian, foje inverse! Sed la du tradukoj estas bonaj.

Jen kelkaj titoloj de la poemoj, se vi neniam legis Bukowskin: "Viro kaj virino enlite je la deka vespere", "Al la putino, kiu ŝtelis miajn poemojn", "Hemoroidoj-Blues", "Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi"... Do se vi ne timas fikadon kaj ebriecon, legu la poeton.



Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

La ribelo

La ribelo, romano de Joseph Roth en traduko de Tarsen Regis, SAT-Broŝurservo 1988, 100 p. 2,50 € + 20% (afranko), ĉe "Laŭte!" FR-47470 Beauville.


Andreas Pum perdis kruron dum sia militservo kaj sekve ricevas premion. Li fieras pri tio kaj plie ricevas gurdolicencon. Li bone enspezas kaj edziĝas kun vidvino. Por li ĉio en ordo. Sed iun tagon homo elmetas dubon pri lia invalideco. Tiam Andreas ribelas kaj la polico prenas sian licencon. Li eĉ estos malliberigita. Do ĉion li perdos, kaj la licencon kaj la edzinon. Iom tro malfrue li ribelos, kontraŭ dio, kontraŭ tia socio. Tre originala romano en flua lingvo.



Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

Lingvo kaj popolo





Soneltiraĵo legita de mhd (p 136)



Soneltiraĵo legita de mhd (p138)

Lingvo kaj popolo, aktualaj problemoj de la Esperanto-movado, Humphrey Tonkin, UEA 2006, 159 paĝoj.


Jen tre riĉa libro en 8 ĉapitroj: La lingvo kaj ĝia rolo – Lingva politiko interna kaj ekstera – Kio estas lingvopolitiko – Lingvokulturado – Eksteraj rilatoj – Nunaj kaj estontaj strukturoj – La E-o-komunumo en la mondo –Esploroj kaj estonteco. En la antaŭlasta ĉapitro Tonkin elmetas ideon, kiun mi havis antaŭ multaj jaroj, kaj kiun mi proponis al la tiama UEA, sen sekvo. Jen: "Kial, cetere, estas tiel malfacile ekscii pri la ekzisto de difinitaj gazetoj, kaj ilin aĉeti aŭ aboni? Kial oni ne vendas aktualajn gazetojn en unuopaj numeroj en la grandaj libroservoj, ekzemple la kongresa libroservo en la Universala Kongreso?" Jes, ĉiufoje, kiam mi povis prezenti LKK-on dum kongresoj/manifestacioj, mi vendis multajn unuopajn ekzemplerojn kaj eĉ rekoltis abonojn. Do, dankon al Tonkin, kiu eble havos pli da influo ol mi, eĉ se li tute ne aludas LKK-on en sia libro!



Ĵak Le Puil (En Cher-Espéranto)

Parodioj kaj sonetoj


Parodioj kaj sonetoj, Nicolas R. St. Julien, Vulgara Internacia Presejo, Bugras (Vulgario), 2007, 33 paĝoj.


De tiu anonima aŭtoro vi jam povis legi "Ho, mia kac'!" en LKK-119, kaj "Ho, mia piĉ'!" en LKK-120. Nur la unuan vi retrovos en tiu libreto kun 22 aliaj poemoj. La unua parto konsistas el parodioj laŭ poemoj de L.L. Zamenhof, i.a. la lasta strofo de "Preĝo sub la seksa impulso" kaj "La vojo" entute kiu iĝis "La kaco" kun tiu mirinda lasta strofo: La varmo, l' humido kaj ĝusta kadenco – Jen estas la trajtoj, per kies potenco – Ĝi puŝon post puŝo, post longa traboro – Atingos la fundon en gloro, kaj A. Grabowski. La dua parto konsistas el 12 sonetoj al la Damo, damo tre fikema por nia plezuro, sed ŝajne ne ĉiam por tiu de la aŭtoro...


Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

jeudi 14 juin 2007

La Kastelo de Vitro

John Francis verkas unuavide por infanoj, sed fakte la lingvaĵo estas por ili iom tro komplika. La neologismoj celas latinidojn, kaj ne ebligas tujan komprenon de aliaj. Infanoj sendube ŝatos laŭtlegadon se vi klarigos kelkajn punktojn kaj lasos kelkajn frazojn. Ili malpli sukcesos legi mem, ĉefe se ili ne flue praktikas la lingvon. Ili ŝatos la nigra-blankajn ilustraĵojn de Francisko L. Veuthey, sed mi bedaŭras ke ili ne pli abundas.


Malgraŭ tio, oni rapide sentas sciavidon al la sekvo. Du infanoj ludas apud muelejo, kaj malkovras pordon al alia dimensio. Ĉu alia tempo, ĉu paralela mondo, ne gravas. Kaj ekde tiam ekestas aventuro, el tiuj, kiujn ni ŝatas legi en fantaziaj romanoj : kavaliroj, inicado al plenkreskulaj misteroj, simboloj de perditaj paradizoj, ĉiuj ingredientoj ĉeestas por fabela recepto, en naturaj pejzaĝoj, mezepokaj vilaĝoj, subakva urbo kaj fantomplena kastelo. Tie interbatalas kontraŭaj mondoj (infaneco kaj plenkreskuleco, honesteco kaj mensogo, revo kaj realeco, lumo kaj mallumo). Tie libereco dependas de oniaj konvenaj elektoj kaj kuraĝo, kaj la regulojn aplikas niaj herooj plej diligente. Sed por ne fantomiĝi oni ĝustatempe revenu al la nuntempa realeco, jen la nepre lernenda leciono de tiu agrabla fabelo.



Eld. UEA 2004, 197 paĝoj



MHD


mercredi 13 juin 2007

Vivo de Lanti

Neatendite, mi ŝatis la « Vivon de Lanti », de Ed Borsboom. Neatendite, ĉar jam aŭdinte kelkaj opinioj, mi kredis lin tedulo, netolerema ekstremisto, ĝisfunda ideologo sen praktika bazo. La historio de SAT ŝajnis nemalplektebla nodo.


Unue, mi malkovris nefacile alireblan personecon, nekapablecon rilati kun la homoj ĝenerale, fundamentan suferon kaj fine emocian animon. En la iompostioma disiĝo disde liaj kompanoj, en la ĝisfunda kaj ekskluziva uzo de Esperanto, mi vidas senrevenan vojaĝon en profundan solecon.


Due, la naskiĝo kaj evoluo de SAT tuj vekas la atenton, ne nur pri la rolo de Esperanto en la konstruo de socialismo kaj komunismo. Temas pri konstruado de ideoj, kiuj regas la nunajn debatojn. La sorto de la rusaj oferitoj, unue anarkiistoj kaj poste komunistoj, la kreskantaj danĝeroj en Germanio, en Hispanio, ebligas kompreni kiel konstantaj estas tiuj danĝeroj. Ed Borsboom sukcesas mallonge sed precize rakonti pri ĉiu rolanto, ties kuraĝo aŭ povavido, tiel ke la kroniko rapide akiras homan dimension, laŭ ritmo de ĵusa historio, tiom proksima al ni.


Fine de la libro, per sepdek paĝoj el nefinita aŭtobiografio, Lanti mem prilumas la propran vivon : iompostioma naskiĝo al novaj ideoj, instigas lin al sentema rifuzo de ĉia maljustaĵo, igas lin lasi post si la malnovajn vestaĵojn, ĝis fina soleco pro la tro postulema idealo.


Tra la vivo de Lanti, Ed Borsboom sukcesas verki historion de SAT, eĉ se li avertas : « la opinio de la aŭtoro rilate la evoluon en la ideologio de Eŭgeno Lanti ne plene kongruas kun la opinio de kelkaj SAT-gvidantoj ». Jen io por instigi al plia kleriĝo tiurilate.



Reeldono de SAT - Parizo 1976


MHD

Provo

tiu blogo celas disponigi artikolojn aŭ recenzojn, opiniojn pri libroj en Esperanto. En la lego-klubo de Kvinpetalo rajtas partopreni ĉiu, kiu havas opinion por dissendi pri Esperantaj libroj