jeudi 14 juin 2007

La Kastelo de Vitro

John Francis verkas unuavide por infanoj, sed fakte la lingvaĵo estas por ili iom tro komplika. La neologismoj celas latinidojn, kaj ne ebligas tujan komprenon de aliaj. Infanoj sendube ŝatos laŭtlegadon se vi klarigos kelkajn punktojn kaj lasos kelkajn frazojn. Ili malpli sukcesos legi mem, ĉefe se ili ne flue praktikas la lingvon. Ili ŝatos la nigra-blankajn ilustraĵojn de Francisko L. Veuthey, sed mi bedaŭras ke ili ne pli abundas.


Malgraŭ tio, oni rapide sentas sciavidon al la sekvo. Du infanoj ludas apud muelejo, kaj malkovras pordon al alia dimensio. Ĉu alia tempo, ĉu paralela mondo, ne gravas. Kaj ekde tiam ekestas aventuro, el tiuj, kiujn ni ŝatas legi en fantaziaj romanoj : kavaliroj, inicado al plenkreskulaj misteroj, simboloj de perditaj paradizoj, ĉiuj ingredientoj ĉeestas por fabela recepto, en naturaj pejzaĝoj, mezepokaj vilaĝoj, subakva urbo kaj fantomplena kastelo. Tie interbatalas kontraŭaj mondoj (infaneco kaj plenkreskuleco, honesteco kaj mensogo, revo kaj realeco, lumo kaj mallumo). Tie libereco dependas de oniaj konvenaj elektoj kaj kuraĝo, kaj la regulojn aplikas niaj herooj plej diligente. Sed por ne fantomiĝi oni ĝustatempe revenu al la nuntempa realeco, jen la nepre lernenda leciono de tiu agrabla fabelo.



Eld. UEA 2004, 197 paĝoj



MHD


Aucun commentaire: