mardi 7 août 2007

Multe pli ol nenio ...

Multe pli ol nenio ...

Martin Wiese jam famiĝis en la grupo «Persone», sed nun en tiu Kdo «Pli ol nenio» li alportas pli intiman dimension. Ni grupe aŭskultis dum lingva kurso : unu ne ŝatis la plendan voĉon, alia male ŝategis sentoplenan interpretadon, tria deklaris ke tia rokmuziko estas malbela, kvara entuziasmiĝis. Ĉar efektive Martin Wiese estas aparte rekonebla kaj ne konformiĝas al modoj, sekve la disko vekas diversajn sentojn.

Jen rokmuziko, jen baladoj, ofte kun iom da melankolio kaj ribelo. Ĉiu kanto starigas apartan etoson, jen kun rezigno pri feliĉo, jen kun pli matura kvieto. Miksiĝas akustikaj kaj elektraj instrumentoj, foje simpla gitaro reliefigas la vortojn. La tekstoj emocias : temas pri freneza mondo, pri apartaj momentoj en la vivo, pri amikeco, kaj ankaŭ pri amo. Ne ŝablone, sed laŭ propra sento, same kiel bona verkisto scipovas elvoki homsortojn, per kelkaj vortoj kaj delikataj nuancoj.

«La Talpoj» diverse aldonas siajn proprajn karakterizojn, sed la ĝenerala impreso estas unueco de la tuta albumo. Tekste ĝi estas plena je poezio kaj forto, sone la melodioj estas agrable nekutimaj, muzikoj kaj tekstoj perfekte alĝustiĝas. La tuto estas tre ŝatinda, kaj mi verŝajne ofte aŭskultos «Pli ol nenio» de «Martin kaj la Talpoj». Refoje la studio Vinilkosmo ne nur produktas diskojn, sed partoprenas en la muzika aranĝo por tre agrabla rezulto.

Por mendoj oni povas viziti la paĝaron www.vinilkosmo.com

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Aucun commentaire: