mercredi 13 juin 2007

Vivo de Lanti

Neatendite, mi ŝatis la « Vivon de Lanti », de Ed Borsboom. Neatendite, ĉar jam aŭdinte kelkaj opinioj, mi kredis lin tedulo, netolerema ekstremisto, ĝisfunda ideologo sen praktika bazo. La historio de SAT ŝajnis nemalplektebla nodo.


Unue, mi malkovris nefacile alireblan personecon, nekapablecon rilati kun la homoj ĝenerale, fundamentan suferon kaj fine emocian animon. En la iompostioma disiĝo disde liaj kompanoj, en la ĝisfunda kaj ekskluziva uzo de Esperanto, mi vidas senrevenan vojaĝon en profundan solecon.


Due, la naskiĝo kaj evoluo de SAT tuj vekas la atenton, ne nur pri la rolo de Esperanto en la konstruo de socialismo kaj komunismo. Temas pri konstruado de ideoj, kiuj regas la nunajn debatojn. La sorto de la rusaj oferitoj, unue anarkiistoj kaj poste komunistoj, la kreskantaj danĝeroj en Germanio, en Hispanio, ebligas kompreni kiel konstantaj estas tiuj danĝeroj. Ed Borsboom sukcesas mallonge sed precize rakonti pri ĉiu rolanto, ties kuraĝo aŭ povavido, tiel ke la kroniko rapide akiras homan dimension, laŭ ritmo de ĵusa historio, tiom proksima al ni.


Fine de la libro, per sepdek paĝoj el nefinita aŭtobiografio, Lanti mem prilumas la propran vivon : iompostioma naskiĝo al novaj ideoj, instigas lin al sentema rifuzo de ĉia maljustaĵo, igas lin lasi post si la malnovajn vestaĵojn, ĝis fina soleco pro la tro postulema idealo.


Tra la vivo de Lanti, Ed Borsboom sukcesas verki historion de SAT, eĉ se li avertas : « la opinio de la aŭtoro rilate la evoluon en la ideologio de Eŭgeno Lanti ne plene kongruas kun la opinio de kelkaj SAT-gvidantoj ». Jen io por instigi al plia kleriĝo tiurilate.



Reeldono de SAT - Parizo 1976


MHD

Aucun commentaire: