vendredi 7 septembre 2007

Kun diablo en la korpo


Kun diablo en la korpo


Kun diablo en la korpo / raymond radiguet, trad. michel duc goninaz. - Novjorko: Mondial, 2006. - 140 p.


Originala titolo: „le diable au corps“.


La aŭtoro, Rajmundo Radige, mortis junaĝe en 1923. Li postlasis du romanojn kaj pli mallongajn tekstojn. Li famas en beletraj rondoj, sed probable ne tre vaste ekster franclingvaj landoj.


Simile al Marcelo Prust, R. Radige bildigas la altan socion kaj subtile prezentas animojn, sentojn kaj homajn rilatojn. sed kontraste al la ampleksa prusta stilo, la frazoj de P. Radige mallongas, funkcias per komparoj, taksoj, kaj ofte finiĝas sentence. Per tio li proksimas al la tono de francaj klasikaĵoj deksepajarcentaj. M. Duc Goninaz tradukas elegante, sen francismoj kaj tamen bone konservante tiun atentopostulan tonon.


La temo de la romano relative banalas: ĝi estas amaventuro, kiun rompas socia premo kaj fine morto. La sola maloftaĵo estas, ke ĝi okazas inter juna tromatura knabo kaj kelkajn jarojn pli aĝa virino, kies edzon la unua mondmilito fordevigis. La aŭtoro analizas la mikson de memcentreco kaj sindonemo, en kiu implikiĝas la geamantoj. Radige travivis similan amaferon estante dekkvarjara, kaj verkis la romanon deksepjara.


Ĵ. Vaŝe

Aucun commentaire: