jeudi 1 mai 2008

Regulus


regulus / lorjak. - ascoli piceno: edizioni gabrielli, 1981. - 340 p.

lorjak (oficialnome j. l. mahé) elektis kiel lokon por historia romano parizon, kaj kiel tempon la deksepan jarcenton. la medio estas la densa, vigla franca ĉefurbo, en kiu "regulus", korporaciestro de oraĵistoj kaj skabeno en la urba administro, iun tagon subite malaperas. la familio esploras, gazetisto priserĉas, la polico enketas... regulus siaflanke provas eskapi el sinsekvaj malliberejoj, provas diveni, kiu rabis lin kaj por kiu celo... la agado impetas, ĉiu parto enhavas surprizojn kaj lasas enigmojn por la sekvo.

kontraste al aliaj verkoj de lorjak, ĉi tiu ne impresas kiel distraĵo rapide redaktita. helpate de historiisto, la aŭtoro atente bildigis la medion, kaj plektis ĝian priskribadon en la agadon. la roluloj havas klarajn aspektojn kaj karakterojn, iom karikaturajn por amuzo de la leganto.

neeviteble la zorga prezento de historiaj objektoj, moroj, institucioj kaj aliaj necesigas abundan vortprovizon. plie lorjak senhezite uzas francajn hom- kaj loknomojn kaj iafoje parolas per kontrastoj, ironiaj troigoj aŭ metaforoj. iom rezignante pri kompreno de ĉiuj ĉi detaloj oni legos la tuton laŭ la taŭga, rapida ritmo de agado-rakonto, kiu plaĉos al ŝatantoj de la „tri muskedistoj“ aŭ aliaj similaj aventurromanoj en historia vesto.

ĵ. vaŝe

Aucun commentaire: