mardi 7 août 2007

Raportoj el Japanio 8

Mi neniam vizitis Japanion, kaj scias malmulton pri ĝi. Nur komunajn antaŭjuĝojn de okcidentuloj. Kaj mi imagis ke en “Raportoj el Japanio”, mi trovos denove ĉu kliŝojn, ĉu referencojn pri malfacile komprenebla, fremda kulturo. Sed ekde la unuaj paĝoj, oni havas tute malan impreson. Nun mi pli bone konscias kiel fremda estas la rigardo de okcidentaj ĵurnalistoj dum ties raportoj pri Japanio : fakte ili ne eniris la landon, nur imagan bildon, fantazian revon el kiu likas ilia frustriteco. Male, Hori Jasuo gvidas nin en intima, ĉiutaga vivo en la propra lando, laŭ simpla kaj rekta tono. Jam de 1997, aperas ĉiujare liaj « Raportoj el Japanio ». Jen do la oka numero, kiu sekvas la ĉefajn temojn de la japaniaj aktualaĵoj, de januaro ĝis decembro 2004.

Unuafoje ni ne estas turistoj al kiuj oni strebas montri ekzotikaĵojn, sed amikaj gastoj antaŭ kiuj malfermiĝas la pordoj de Japanio. Li proponas sian propran rigardon pri esencaj demandoj : ĉu la registaro nuntempe garantias samrajtecon ? Ĉu la eduksistemo helpas la gejunulojn trovi sian lokon en la socio ? Ĉu la evoluo de la nunaj vivkondiĉoj kongruas kun la veraj bezonoj de la homoj ? Ĉu necesis partopreni en foraj militoj sub falsaj pretekstoj dum la tuta socio aspiras al paco ? Ĉu ekologio ne estas devo por ĉiuj loĝantoj ?

En liaj konstatoj, aperas proksimaj danĝeroj pro ekstremismaj aŭ oportunismaj politikuloj kaj senrespondecaj registoj. Li ribele esprimas la neceson, persiste kaj ĉiutage strebi al pli respondeca sinteno en la publika kaj privata vivo, por starigi komunan etoson pri konfido, solidareco kaj kreemo.

Oni tuj ekpensas ke la konsideroj de Hori Jasuo ankaŭ validas por ĉiuj landoj. Jaron post jaro, tiun humanistan raporton li verkas en fajna lingvaĵo kun tre simpla kaj fundamenta vortprovizo, kiu ravos ne nur la komencantojn. Jen vere internacia uzo de la lingvo. Klarigaj bildoj kaj tabeloj ilustras agrable organizitan tekston sur bela papero. Oni trovas nur kelkajn tajperarojn en la tuta teksto. Kaj la ĝenerala impreso estas ke Japanio subite alproksimiĝas al ni, fariĝas najbara lando en kiu ni kune promenis kun la aŭtoro.

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

1 commentaire:

Lego-klubo de Kvinpetalo a dit…

Jam pasintjare aperis tiu oka raporto, kaj intertempe aperis la naŭa. Tio ne malvalidigas la pasintajn raportojn, kiu restas instrua pri japanio, aktuala rilate ĉefajn demandojn, kaj proksimiga al la aŭtoro.