mardi 2 décembre 2008

Aline


aline / charles-ferdinand ramuz, trad. rené de saussure, komentis kaj prinotis vilhelmo lutermano - monda asembleo socia, 2007. - 125 p.

originalo el: 1905.

karlo-ferdinando ramuz (1878-1947) estis franclingva svisa verkisto. aline kalkuliĝas kiel lia unua romano kaj la titolo ankaŭ estas la nomo de la ĉefrolulo, juna svisa kamparanino. ĝi prezentas iom romantike malfeliĉan temon pri junulino gravedigita kaj forlasita de amato, kontraste al postaj ramuzaj verkoj, kiuj sin turnos al pli sociaj temoj.

aline jam enhavas la ĉefajn ecojn, kiuj poste famigis kaj misfamigis ramuzon. famon kaŭzis la sobra, atenta priskribo de la kampara medio svisia. la aŭtoro tenas sin iom malproksime de la rolantoj, sed li bildigas ĉiujn okazaĵojn freŝe, kiel ili mem bildigus. eĉ metaforoj zorge restas en la kampo de ilia ĉiutaga mondo: ŝi hezitis kaj ŝia koro tremetis kiel pomo ĉe pinto de branĉo.

misfamon kaŭzis la stilo. en dialogoj, sed ankaŭ en priskriboj, ramuz konservas la parolturnojn de svisaj popolanoj. oni riproĉis, ke li verkas per „malbona franca lingvo“, ja per celkonscie malbonigita lingvo. kaj li defendis sin asertante, ke tio estas parolmaniero akorda kun tio kaj tiuj, pri kiuj li verkas...

ĉi tiu reeldonita traduko havas plian intereson, ke ĝin publikigis en 1911 renato de saussure. renato de saussure famas pro epokfara eseo pri esperanta vortfarado. krom gramatikiste li aktivis do ankaŭ tradukiste. kiom sukcese? la tasko malfacilis, ĉar li devis iel sentigi la apartan stilon de la aŭtoro. tiuflanke li miaopinie nur duone sukcesis. al diversaj legantoj iuj frazoj sonos probable iomete pli strange, ol popole.

la reeldoninto interese komentas, krom pri la tradukinto, ankaŭ pri iuj proprecoj de frua esperanto. estas surprize ke apud tiom detalaj rimarkoj restas tekstaj eraroj eble konservitaj el la originala eldono: "fermetanta fojno" (fermentanta), "en sia kapo intermiksiĝis ĉiuspecaj pensoj" (lia), "iri ni en la arbaron" (iru?) kaj similaj. tiaj makuletoj tamen malabundas, ili ne ĝenos la legadon de bona mor-romano kun iom surpriza kaj elreviga fino.

ĵ. vaŝe

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Saluton.

Mi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DOSIEROJ, blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto. En ĝi vi trovos aktualaĵojn, intervjuojn, dokumentajn filmojn, librorecenzojn, filmojn pri nifoj, ktp.

Vi estas invititaj partopreni.

http://fenomenonifo.wordpress.com/

Ĝis la revido.