mardi 7 août 2007

La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka

Jam de dek jaroj mortis Ada Fighiera-Sikorska. Novbakitaj esperantistoj verŝajne ne scias kiel eksterordinara estis ŝia vivo. Kiam 11jara, Ada devis pro militaj circonstancoj ekvojaĝi per ĉiaj rimedoj de Siberio al Libano. Tiun ekzodon ŝi rakontas en leteroj poste publikigitaj en libroformo « De tajgo al minaretoj », kiun oni nemalprave komparas al la tagĵurnalo de Anne Franck. Kiel komencanto, mi legis la libreton tute hazarde, kaj tre emociiĝis. Mi ne povis imagi rilaton inter la drameca, eĉ tragika rakonto, kaj la redaktorino de « Heroldo de Esperanto ».

Post esperantistiĝo en 1956 en kurso de Julio Baghy, Ada Sikorska ekagadis por Esperanto en Pollando, poste en Belgio. En 1959 dum kongreso ŝi konatiĝis kun la estonta edzo Gian Carlo Fighiera, tiam konstanta sekretario de UEA. Ŝi senĉese agadis por Esperanto, konstante instruante kaj prelegante. En 1962 ŝi transprenis de Teo Jung la « Heroldon » kaj ĝin redaktis tridek jarojn, ĝis la morto en 1996.

En « La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka », Gian Carlo Fighiera volis omaĝi ne nur al la edzino, sed al aparte eksterordinara, senĉese sindonema homo. Sed ankaŭ raporton li volas provizi : li priskribas la transdonon de la « Heroldo » al la nuna eldonanto, komentas la tiaman kontrakton kun Ada. Per sobraj vortoj, li definitive klarigas kiel laŭ lia opinio, la animo de la gazeto kaj la esperanta movado estis perfiditaj. Oni bone sentas kiel neforigebla parto estas tiu nura paĝo por la aŭtoro, se konsideri ke ĝis en la lastaj semajnoj dum Ada Sikorska baraktis kontraŭ kancero, ŝi ankoraŭ laboregis por la gazeto, ĉiutage respondis al leteroj en la hospitala ĉambro, kaj multon planis por la estontaj numeroj.

Gian Carlo Fighiera povus pli detale priskribi la tiaman gazeton kaj doni historian studaĵon, sed kiel indikas la titolo, ne tion li celas : la esperantistan komunumon, li invitas eniri en la lastmomentan intimecon por amika omaĝo. Tio ne malhelpas ke vi multon ekscios pri la historio de la « Heroldo », kaj pri la nekutima vivo de Ada Sikorska.

« La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka », de Gian Carlo Fighiera, broŝuro kun 32p, eldonita de UEA 2006

MHD - "Le Monde de l'Espéranto"

Aucun commentaire: