mardi 7 août 2007

Ho Mio, mia filo !


Por Boĉjo la vivo ne facilas. Adoptis lin seninfana paro kiu senĉese riproĉadas eĉ lian ekziston. Li senzorgite vagadas en la urbeto kun la amiko Beĉjo, revadas en la parko, kaj foje dorlotas malnovan ĉevalon. Iam subite, li ekscias ke alia mondo vokas lin al pli bona sorto, kaj tio estas la komenco de mirindaj spertoj.

Male kiel en kelkaj aliaj pli leĝeraj infanromanoj, Astrid Lindgren (Emilo de Smolando, Pipi Ŝtrumpolonga), aldonas pli draman dimension : ŝi ne nur priskribas kun humura tono, popolan vivmanieron en la iama Svedio. Ŝia heroo mem rakontas, esprimas siajn emociojn, sopiras al amo kaj tenereco, kaj fine elpensas novan mondon por si mem. Li subite trovas patron, sed ne la mizerulon kiun oni malestime priskribis al li : la reĝo de la Lando Fora estas tenera, forta, decidoplena patro. En la reĝolando kien genio portis lin, homoj kaj bestoj similas al tiuj, kiujn li plej ŝatis en sia unua, mizera vivo : la plej ŝatata amiko, la fidela ŝarĝo-ĉevalo, la tenera spicistino, retrovas vizaĝon en la nova vivo. Kaj ne hazarde li ŝanĝas sian nomon al Mio, dum li akiras pli karan memon.

Sed oni ne ĝiseterne ĝuas la kotonan etoson de la infanaĝo. Amanta, kuraĝa patro devas lasi la filon alfronti la mondon. Tiel la knabeto iĝas kuraĝa kavaliro, Nur dank'al solida amo li akiras siajn forton kaj decidopovon, tra teruraj aventuroj . La tono pli kaj pli malheliĝas, la pejzaĝoj kaj la travivaĵoj mallumiĝas : por kreski oni devas venki siajn plej profundajn timojn.

Kiel iama infano kaj nuna plenkreskulo mi tre emociiĝis pro la simpla, sed drama tono. « Mio, mia filo », legindas de ĉiuj : infanoj kaj plenkreskuloj, komencantoj kaj spertuloj trovos en ĝi nutraĵon por la koro kaj la penso. La tradukinto tiel lerte laboris, ke mi eĉ forgesis ke temas pri traduko

« Mio, mia filo », de Astrid Lindgren, en traduko de Leif Nordenstorm, Eldona Societo Esperanto. Unua eldono 2006

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Aucun commentaire: