mercredi 29 août 2007

Arne, la ĉefido


La soneltiraĵon legas Klara (klaku dufoje por aŭskulti)

Arne estas infano, kiu loĝas en vikinga vilaĝo. Patro Björn estas la ĉefo de la vilaĝo, en la mezepoko. En tiu momento, oni kutimas havi sklavojn, por paŝti la bovinojn, refari la tegmentojn, prepari manĝojn, ktp. Trumbe kaj Ilja estas sklavoj, kaj apartenas al Patro Björn.

Iam alvenas ŝipo sur la golfeto. La vilaĝanoj timas, ĉar povas esti piratoj. Piratoj mortigas, ŝtelas, perfortas, ktp. Tial beboj, infanoj, virinoj kaj brutaroj foriras al aliaj vilaĝoj. La viroj restos en la vilaĝo por batali.

Ankaŭ Arne foriras kun sia familio kaj Trumbe. Aventuro komenciĝas.

Mia patrino legis al mi la libron. Ĝi estas tre facila, kaj ne tre facila : la vortoj estas tre facilaj, sed kelkaj frazoj ne estas facilaj. Sed mi bone komprenis. Mi ŝatis la bildojn. Mi trovis la libron super-genia !

Pulinet' kaj Panjo

Malvivaj animoj



Aldono je la 15a de oktobro : soneltiraĵo legita de Sabina


Ĉu la odiseo de Paŭlo Ivanoviĉ Ĉiĉikov klarigos al ni, kio estas tiu ŝajna mistifikanto ? Ĝis fino oni dubas pri tiu bonedukita, bonintenca homo, kiu adaptiĝas al la diversaj personoj renkontitaj, okaze de ekserĉo de malvivaj animoj – sed ne inaj !

Do, nia heroo ĉirkaŭiris per sia fraŭla kaleŝo. Haltante en gastejo, kie li prezentis sin « kolegia konsilisto, bienulo ». Tiamaniere, li prezentis sin al la gubernatoro, la prokuroro, la prezidanto de la ĵugĉambro, la policestro kaj mezgravaj sinjoroj, kies edzinoj, bonedukitaj damoj, ne mungas, sed « malpezigas la nazon ».

Tutan semajnon, Ĉiĉikov estis akceptata en la hejmo de tiuj afablaj personoj. Li profitis por paroli pri la censolisto ne ĝisdata. Do la bienuloj devis pagi imposton, eĉ por la malvivaj animoj. Ĉiĉikov proponas, ke li aĉetos tiujn animojn neekzistantajn. Sed, se kelkaj (ekzemple la avarulo Pluŝkin) sin ne turmentas, aliaj pensas freneziĝi, « kvazaŭ turbulo kirlis la urbon ». Aliaj onidiroj eksplodas : Ĉiĉikov intencas forrabi la filinon de la gubernatoro. Nekredeble. Li eĉ falsis biletojn! Kion kredi ? La aŭtoritatoj ricevis raporton, ke « iu » bandito cirkulas tra Rusio. Leginte tion, la prokuroro havis eĉ koratakon, kaj la aliaj mezgravuloj denove sin renkontas por decidi ĉu Ĉiĉikov estis sendita de la sekreta komisiono.

« Do, kiel ni agu, diris la prezidanto ? Ni devas denove pritrakti konvene la aferon kaj prudente decidi kio estas Ĉiĉikov. »

Rilate la aŭtoron, li verkis apartan ĉapitron pri la origino de Ĉiĉikov : gepatroj nobeloj, ĉu herede ĉu pro persona merito. Infaneco « acida, neafabla ». Jen konsiloj de la patro : « amikiĝu nur kun pli riĉaj, kaj vi ĉion faros, ĉion atingos per la kopeko. » Ĉio ligita al la riĉeco kaj bonstato impresis la junulon. Li laboris, laboregis, neniam montris kompatemon, neniam ebriiĝis. Li preskaŭ fianĉiĝis, forte kaj pacience li eltenas ĉion. Li tre bone lernis la doganan metion, kaj oni promociis lin range kaj postene.

Post tre prospera periodo, trafis lin malfeliĉo. Necesis hipoteki lian lastan terenon. Sed en la kapo de nia heroo formiĝis stranga ideo : li entreprenis viziti diversajn regionojn, precipe tiujn, kiuj suferis pro epidemioj, akcidentojn, kaj ceterajn plagojn. Li povus aĉeti malkare necesan nombron de malvivaj animoj por transklokado al vilaĝo, kiun li povos nomi « Ĉiĉikova vilaĝo ». La aŭtoro konfesas, ke se en la kapo de Ĉiĉikov ne aperus tiu ideo, tiu ĉi verko ne venintus.

Mi multe ridis.

En tiu tempo, raportas la aŭtoro, la bordoza vino speciale « Sotern » estis taksita en Rusio, same kiel Ĉampanjo. Ĉu jam temas pri kaŝita reklamo ?

Sabine Ardouin

mercredi 15 août 2007

Ĉu ili diras al ni la veron

10
"ĈU ILI DIRAS AL NI LA VERON ?"

El la antaŭparolo de la tradukinto : "La celo de tiu libro ne estas fingromontri iun popolon, iun reĝimon. Kiu homa grupo povas aserti ke ĝi fieras pri ĉiuj siaj agoj ? De la norda ĝis la suda hemisfero ekzemploj de homaj krueleco kaj avideco abundas. La faktoj de la raportoj en "Ĉu ili diras al ni la veron ?" helpu la leganton pripensi la homan konduton por trovi pli da ekvilibro en si mem kaj sekve alporti pli da ekvilibro en la funkciado de homaj socioj. Tio estas mia deziro.

Franciska Toubale

Formato : 184 x 257 mm. 222 paĝoj. Prezo : 12 € + afranko. Mendebla ĉe SAT, 67 avenue Gambetta, FR-75020 Paris. Rete : satesperanto@free.fr



Recenzo pri Cxu ili diras al ni la veron ? - Neimagebla perforto, de Fonduso por Nord-koreaj Rifugxintoj kaj Centro de Informoj pri Nordkoreaj Homaj Rajtoj, 220pagxa elangligo de Franciska Toubale eldonita de SAT, 2007


UF! Kian momenton mi travivis legante tiun cxi libron... Teruran !
Laux mia kompreno, estis diskutoj dum 79a SAT-Kongreso pri cxu eldoni la libron... kun timo aspekti ridinda post kelkaj jaroj, kiam oni eble malkovrus, ke cxio cxi estas nur propagando kaj mensogo. Tiun timon, mi principe komprenas, sed mi nun opinias, ke se SAT estintus ne publikiginta gxin, SAT aspektus multe pli nauxza ol ridinda, kiam oni kapablos konfirmi, ke tio ekzistas (-is, espereble).
La dokumento prezentigxas, kiel kolekto de jam publikigitaj kaj nove kompletigitaj atestajxoj liveritaj de eksmalliberul(in)oj kaj eksgardistoj pri siaj travivajxoj en Nord-Koreiaj retenejoj. Post mallonga antauxparolo de Franciska Toubale kaj iom pli longa de Kim Sang-Hun, estas enkonduko donanta superrigardon pri diversaj atestajxoj antauxe publikigitaj (de Amnestio Internacia interalie), pri ilia nekonateco pro politika situacio en Sud-Koreio, suspekto pri propagando kaj gxenerala publika neinteresigxo kaj fine klariganta la celon (plu evidentigi la tragedion disvolvigxantan en tiu lando) kaj la metodologion. La enkondukaj vortoj reliefigas ankaux la fakton, ke kelkaj atestoj estas ne tute fidindaj kaj do plu esplorendaj sed ankaux, ke ili ebligas diskonigon kaj konsciigon pri okazantajxoj. Tio cxi gravegas : ke eksmalliberuloj, sciu, ke ilin ni ne forgesas. Sekve kusxas rapida prezento de cxiu atestanto, antaux ol aliro al la teruraj atestoj.
La atestaro dividigxas en cxapitrojn laux diversaj agoj priskribitaj (arbitra reteno ; vivkondicxoj en retenejoj ; laborkondicxoj ; nutrajxo- kaj sano-kondicxoj ; terurajxoj - kvazaux la antauxaj cxapitroj priskribus paradizajn scenojn... - kaj punoj ; torturo ; infanoj en malliberejo ; ekzekutoj, murdoj kaj mortoj). Cxiu cxapitro estas enkondukita per klarigoj pri kunteksto, fidindeco aux dubindeco de atestoj. La rakontoj estas faritaj per simpla lingvajxo frapa. Kaj frapado estas terure ripetigxanta en cxiuj atestoj. Kiel homo povas tion suferigi al alia ? Nur per bestigado de la alia. Kaj kiom povas elteni homoj ! La sinsekvo de atestoj estas kor-sxira kaj nauxza, tiom ili plifirmigas sin reciproke, en granda rondo horora, el kiu la leganto eliras sxancelpasxa, provante reorientigxi dank'al kelkaj serenigaj finaj vortoj, sed konkludo malestas : cxiu restu kun propraj imagoj...
Tamen iom strange impresas la kelkaj linioj pri SAT sur folio tuj post lasta atesto pri graveda virino malbone traktita cele indukti aborton... Realoj fojfoje kolizias.
Mi nur povas kuragxigi vin acxeti kaj legi tiun cxi libron, ecx se ofte mi mem min demandis, cxu mi havos forton elteni gxis la fino ? Mi gratulas F. Toubale pri sxia traduko kaj SAT pri plenumo de sia laboro : klerigado cele al emancipigxo.

Robin BETO 35717

mardi 7 août 2007

Klaŭstralio

Klaŭstralio, ĉu ideala mondo ?

Istvàan Bejczy : Klaŭstralio (tradukis Istvàn Ertl), eldonejo Bero, dua eldono 2005

Unue, estis malfacile eklegi tiun libron : kiel povas interesi min nekonataj literaturaj referencoj pri nekonataj nederlandaj verkistoj, dum renkontiĝo de du amikoj en Nimego ? Cetere ekde la unua paĝo jam estis naŭ piednotoj. Mi sentis min fremda en tiu konversacio, kaj eĉ pensis : almenaŭ ion mi povos diri pri enuo. Sed verdire post kelkaj paragrafoj tuj ŝanĝiĝis la impreso, kaj mi rapide enprofundiĝis en la rakonto. Kaj en la esperanta traduko de Istvàn Ertl mi ĝuis viglan frazoritmon kaj facilan vortprovizon, serve al abundaj kaj klaraj ideoj.

Resume : belgo kaj nederlandano renkontiĝas en Nimego. Dum ili interŝanĝas konsiderojn pri politikaj sistemoj en ambaŭ landoj, tria viro enmiksiĝas, kritike argumentas : kio estas vera demokratio ? Kiel la nunaj tiel nomataj demokratioj konkrete rezistas al la analizo ? Ĉu vera demokratio ne devas esti monarĥio ? Ĉu ŝajnaj homrajtoj fakte ne detruas la civilizon ? Ĉu organizado de niaj socioj ne paralizas veran politikan debaton kaj ties aplikadon ? Nu, mi sentis ioman ĝenon : kion fakte volas demonstri la aŭtoro ?
Intertempe tiu denenie aperinta viro rakontas pri utopio, insulo Klaŭstralio, en kiu la socio senbalastiĝis je kelkaj ĝenaĵoj niaj. Sub gvidado de sia reĝino, klaŭstralianoj scipovis instali profitdonajn interrilatojn inter ĉiuj tavoloj de la socio, praktikan profesian klerigon kaj altcelan, sociservan edukadon. Referendumoj helpas reguligi la politikan kaj praktikan vivon, sed ordinara voĉdonado ne plu ekzistas. Oni ne povas malhelpi sin pensi pri tendencoj de iuj niaj institucioj kiuj funkcias pli kaj pli profitavide, aŭ gloriserĉe, sed ĉu rezigni entute pri ili ? Dume abundas la komparoj kun nederlanda kaj belga sistemoj, en interesoveka paralelo.

Ĉu entute utopion priskribas tiu verko ? En konstanta ir-reiro inter mortigaj kaj vivigaj socitendencoj, kio estas utopio en kiu oni ne rajtas presi libere, en kiu arto estas ŝtatafero ? Ne nur tiujn demandojn ĝi vekas, sed la aŭtoro ne ĉi tie respondas. Istvàn Bejczy estas universitata historiisto, esploranta la moralan konscion en mezepoko : ĉu ni serĉu responderojn en liaj aliaj verkoj ?

Ne ofte libro lasas pli da demandoj ol da respondoj. Post tiu mallonga sed densa elvoko, mi plu demandas : kiu vojo al Klaŭstralio, almenaŭ por viziti ?

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Sagao de Njal


Jam en la lernejo multaj el ni lernis pri la vikingoj, sed malmultaj el ni vere scias pli ol la kliŝoj jam delonge ripetitaj : militema popolo de la mezepoko, kiu invadis plurajn regionojn de Eŭropo kaj foje fondis regnojn tie.

Historiistoj ja multe verkis, aperis belegaj fotoj pri ornamitaj ŝipoj, juveloj, kaskoj kaj armiloj. Sed jen veran donacon faras al ni la tradukinto de la Sagao de Njal, ĉar tie anonimaj vikingoj de la 13a jarcento rakontas pri vikingoj siaj prauloj, en simpla, konkreta stilo. La verkintoj ne interpretas la faktojn, ili rakontas ilin tiaj, kiajn ili aŭdis. Preskaŭ 1200 homnomoj enplektiĝas en la rakonto laŭ la konfliktoj, renkontiĝoj kaj familiaj ligoj.

Kaj ni malkovras ege organizitan societon, kun leĝistoj, juraj kortumoj, kaj honorreguloj. Precizaj leĝoj regas ekzemple la validiĝon de proceson. Konfliktoj ritmas la socian vivon, kaj venĝo estas neevitebla devo por ĉiu plenkreska viro, ĉar la familio estas eble la plej alta valoro en lia vivo. Uloj falas, sed la klanoj daŭrigas rilatojn per kompensoj, diskutoj, provokoj, embuskoj, mortigoj, geedziĝoj, aliancoj kaj komerco, ĝis kiam atingiĝas subtila ekvilibro de la fortoj.

La legendo intime miksiĝas kun historia realeco. El kolektivaj memoroj la verkintoj forĝis bildon de superhomaj herooj, kapablaj salti super la glavon de la malamiko, transsalti riveron, kaj tratranĉi kapon per unu bato. Pro la fortikaj hakiloj, unu nura vundo ofte estas mortiga, sed por la tiamaj herooj, la morto ne estas la plej timiga kontraŭulo, kaj ne malofte oni aŭdas spritajn vortojn el la buŝo de la mortontoj. Senhezite, oni kuras al la batalo kaj fiere frontas sian sorton. Oni raportas pri siaj faroj, aparte hommortigoj, klare sciante ke oni tiel anoncas sian baldaŭan morton. Nur ordinaraj homoj certe timas por sia vivo, sed tiuj ne ofte rolas en la rakonto.

Apartan rolon ludas la virinoj : ŝajne subigitaj en la familio, ili ĉefe gravas en la konfliktoj, instigante mortigojn, rivelante insultojn kaj alvokante al venĝoj. Apartaj infiguroj prenas sur sin la submanovrojn kaj aliancojn, forte influante la eventojn.

Se perfortaj agoj faras la tramon de la rakonto, multnombraj detaloj nutras la imagon pri la ĉiutaga vivo : rompita ŝurimeno, perditaj ŝafoj, vizito al la provizejo, informas nin same bone kiel historia kurso. Per mantelo, aparta staturo, elvoka nomo, la tiama islandano havas vizaĝon. Fojnremizoj pleniĝas, sed foje mankas tritiko; glacio transpontas la riveron, sed somere amantoj kuniĝas en la arbaro; en la templo ornamitaj idoloj atendas viziton de la jarlo. Kiel pruvon de amikeco aŭ sigelon de alianco oni ricevas orringon, luksan ŝipon, farmbienon. Oni adoptas filon de mortigito, gastigas fremdulojn kaj promesas akompani amikon al la milito.

En socio, kie honoro valoras pli ol paco, saĝuloj multe gravas. Njal ludas tiun rolon laùlonge de la rakonto, antaŭvidas la eventojn, kaj konsilas unu kaj la alian. Kiom ajn da fieraj batalantoj mirigas nin, la vera heroo estas li.

Meze de la sagao kristanismo alvenas al Islando, kaj kompreneble, fronte al tradiciaj dioj, bezonatas mirakloj por certiĝi pri la supereco de la nova religio. Forta hierarkio de la socio kondukas fine al tio, ke ĉiuj akceptas la leĝon en malmulte da tempo, tamen akcepto de nova religio ĝenerale ne okazas pace, kaj estas preteksto al novaj murdoj. Tiam oni alvenas al teruraj konsekvencoj, tio estas la mortigo de senkulpuloj, inklude de la saĝulo kaj lia familio. Kvankam venĝoj sekvas pliajn venĝojn, finfine ĉesos la mortigojn la pilgrimintoj, pentite en Romo ĉe la papo, kaj starigos novajn aliancojn la iamaj kontraŭuloj. Estas rimarkinde ke en unu generacio, la novaj moroj rapide akiras leĝvaloron, kaj sur tiu kampo oni alproksimiĝas al legendo.

Tamen, ĉu mapoj mensogas ? Ĉu nomoj de precizaj lokoj kaj homoj ne instigas nin pensi pri historia memoro de gloraj prauloj ? En la mezo de la libro bildoj, mapo, desegnaĵoj atestas ke tiuj fjordoj vidis la heroojn. Belaj paĝoj kiuj instigas al vojaĝo por retrovi la sentojn kiuj kaptis nin dum la legado.


MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Journal de nuit

Spomenka Štimec

Journal de nuit, Témoignage de femme dans la Croatie en guerre

Traduit en français de l’Espéranto, et édité par Ginette Martin (au catalogue du libro-servo d’UEA)


Pendant la guerre qui a ensanglanté l’Europe, Spomenka Štimec a décidé de rester chez elle, à Zagreb. Elle va y expérimenter les heures passées dans les abris, la peur, la souffrance des séparations, l’absurde.

Ce n’est pas un lointain conflit, un souvenir de guerre ancienne, qu’elle entreprend de raconter ici. C’est dans un pays d’ici, avec des gens de tous les jours, une guerre de maintenant. Là où les alliances avaient constitué des familles riches de leurs (petites) différences, le pays aimé s’est embrasé. Dans cette guerre, les anciens voisins sont devenus les ennemis d’aujourd’hui. On découvre les mots définitifs, les gestes qui éloignent pour toujours, les plaies de plusieurs décennies.

Dans ce chaos, il y a les valeurs qui portent des familles, il y a des gens qui se retrouvent, d’autres qui se cherchent. Des survivants reviennent et racontent le froid dans leur cœur, se taisent sur le pire. Mais il en est qui ne reviendront pas. A ceux là Spomenka Stimec prête ses mots, comme pour les faire vivre encore et toujours, et construire une mémoire dans laquelle ils tiendront la place d’honneur.

C’est presque une amie qui nous écrit, relate dans le détail des sentiments contradictoires devant l’indifférence de l’Europe, des Nations Unies, devant le cynisme des décisions politiques. Elle nous imagine devant nos télés, depuis nos pays en paix, laisse s’insinuer le ressentiment. Mais c’est aussi par l’Espéranto et ses valeurs que s’exerce la solidarité, et on perçoit toute l’importance que revêt cette langue dans l’isolement de la guerre.

D’où vient l’impression de lire un ouvrage collectif ? De Zamenhof qui nous rappelle combien son idéal de paix reste peut-être le seul idéal encore pur ? De ces voix qui s’élèvent pour prononcer des paroles d’espoir ? De ces disparus que l’auteur fait témoigner ? De cette mémoire à jamais vivante, convoquée pour notre réveil ?

Passés les reportages et les articles, l’oubli fait déjà son œuvre, et les leçons à tirer sont toujours à refaire : indéfiniment, les frontières recréent les conditions de nouveaux conflits. Il faut donc faire cesser l’engrenage, pardonner pour se donner une chance de construire la paix. C’est une urgence de chaque jour qui nous concerne tous, et dont Ginette Martin prend ici sa part, avec une traduction française à la langue simple, émotive et sans détours. A partager sans réserve avec votre entourage !

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Raportoj el Japanio 8

Mi neniam vizitis Japanion, kaj scias malmulton pri ĝi. Nur komunajn antaŭjuĝojn de okcidentuloj. Kaj mi imagis ke en “Raportoj el Japanio”, mi trovos denove ĉu kliŝojn, ĉu referencojn pri malfacile komprenebla, fremda kulturo. Sed ekde la unuaj paĝoj, oni havas tute malan impreson. Nun mi pli bone konscias kiel fremda estas la rigardo de okcidentaj ĵurnalistoj dum ties raportoj pri Japanio : fakte ili ne eniris la landon, nur imagan bildon, fantazian revon el kiu likas ilia frustriteco. Male, Hori Jasuo gvidas nin en intima, ĉiutaga vivo en la propra lando, laŭ simpla kaj rekta tono. Jam de 1997, aperas ĉiujare liaj « Raportoj el Japanio ». Jen do la oka numero, kiu sekvas la ĉefajn temojn de la japaniaj aktualaĵoj, de januaro ĝis decembro 2004.

Unuafoje ni ne estas turistoj al kiuj oni strebas montri ekzotikaĵojn, sed amikaj gastoj antaŭ kiuj malfermiĝas la pordoj de Japanio. Li proponas sian propran rigardon pri esencaj demandoj : ĉu la registaro nuntempe garantias samrajtecon ? Ĉu la eduksistemo helpas la gejunulojn trovi sian lokon en la socio ? Ĉu la evoluo de la nunaj vivkondiĉoj kongruas kun la veraj bezonoj de la homoj ? Ĉu necesis partopreni en foraj militoj sub falsaj pretekstoj dum la tuta socio aspiras al paco ? Ĉu ekologio ne estas devo por ĉiuj loĝantoj ?

En liaj konstatoj, aperas proksimaj danĝeroj pro ekstremismaj aŭ oportunismaj politikuloj kaj senrespondecaj registoj. Li ribele esprimas la neceson, persiste kaj ĉiutage strebi al pli respondeca sinteno en la publika kaj privata vivo, por starigi komunan etoson pri konfido, solidareco kaj kreemo.

Oni tuj ekpensas ke la konsideroj de Hori Jasuo ankaŭ validas por ĉiuj landoj. Jaron post jaro, tiun humanistan raporton li verkas en fajna lingvaĵo kun tre simpla kaj fundamenta vortprovizo, kiu ravos ne nur la komencantojn. Jen vere internacia uzo de la lingvo. Klarigaj bildoj kaj tabeloj ilustras agrable organizitan tekston sur bela papero. Oni trovas nur kelkajn tajperarojn en la tuta teksto. Kaj la ĝenerala impreso estas ke Japanio subite alproksimiĝas al ni, fariĝas najbara lando en kiu ni kune promenis kun la aŭtoro.

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Ho Mio, mia filo !


Por Boĉjo la vivo ne facilas. Adoptis lin seninfana paro kiu senĉese riproĉadas eĉ lian ekziston. Li senzorgite vagadas en la urbeto kun la amiko Beĉjo, revadas en la parko, kaj foje dorlotas malnovan ĉevalon. Iam subite, li ekscias ke alia mondo vokas lin al pli bona sorto, kaj tio estas la komenco de mirindaj spertoj.

Male kiel en kelkaj aliaj pli leĝeraj infanromanoj, Astrid Lindgren (Emilo de Smolando, Pipi Ŝtrumpolonga), aldonas pli draman dimension : ŝi ne nur priskribas kun humura tono, popolan vivmanieron en la iama Svedio. Ŝia heroo mem rakontas, esprimas siajn emociojn, sopiras al amo kaj tenereco, kaj fine elpensas novan mondon por si mem. Li subite trovas patron, sed ne la mizerulon kiun oni malestime priskribis al li : la reĝo de la Lando Fora estas tenera, forta, decidoplena patro. En la reĝolando kien genio portis lin, homoj kaj bestoj similas al tiuj, kiujn li plej ŝatis en sia unua, mizera vivo : la plej ŝatata amiko, la fidela ŝarĝo-ĉevalo, la tenera spicistino, retrovas vizaĝon en la nova vivo. Kaj ne hazarde li ŝanĝas sian nomon al Mio, dum li akiras pli karan memon.

Sed oni ne ĝiseterne ĝuas la kotonan etoson de la infanaĝo. Amanta, kuraĝa patro devas lasi la filon alfronti la mondon. Tiel la knabeto iĝas kuraĝa kavaliro, Nur dank'al solida amo li akiras siajn forton kaj decidopovon, tra teruraj aventuroj . La tono pli kaj pli malheliĝas, la pejzaĝoj kaj la travivaĵoj mallumiĝas : por kreski oni devas venki siajn plej profundajn timojn.

Kiel iama infano kaj nuna plenkreskulo mi tre emociiĝis pro la simpla, sed drama tono. « Mio, mia filo », legindas de ĉiuj : infanoj kaj plenkreskuloj, komencantoj kaj spertuloj trovos en ĝi nutraĵon por la koro kaj la penso. La tradukinto tiel lerte laboris, ke mi eĉ forgesis ke temas pri traduko

« Mio, mia filo », de Astrid Lindgren, en traduko de Leif Nordenstorm, Eldona Societo Esperanto. Unua eldono 2006

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Multe pli ol nenio ...

Multe pli ol nenio ...

Martin Wiese jam famiĝis en la grupo «Persone», sed nun en tiu Kdo «Pli ol nenio» li alportas pli intiman dimension. Ni grupe aŭskultis dum lingva kurso : unu ne ŝatis la plendan voĉon, alia male ŝategis sentoplenan interpretadon, tria deklaris ke tia rokmuziko estas malbela, kvara entuziasmiĝis. Ĉar efektive Martin Wiese estas aparte rekonebla kaj ne konformiĝas al modoj, sekve la disko vekas diversajn sentojn.

Jen rokmuziko, jen baladoj, ofte kun iom da melankolio kaj ribelo. Ĉiu kanto starigas apartan etoson, jen kun rezigno pri feliĉo, jen kun pli matura kvieto. Miksiĝas akustikaj kaj elektraj instrumentoj, foje simpla gitaro reliefigas la vortojn. La tekstoj emocias : temas pri freneza mondo, pri apartaj momentoj en la vivo, pri amikeco, kaj ankaŭ pri amo. Ne ŝablone, sed laŭ propra sento, same kiel bona verkisto scipovas elvoki homsortojn, per kelkaj vortoj kaj delikataj nuancoj.

«La Talpoj» diverse aldonas siajn proprajn karakterizojn, sed la ĝenerala impreso estas unueco de la tuta albumo. Tekste ĝi estas plena je poezio kaj forto, sone la melodioj estas agrable nekutimaj, muzikoj kaj tekstoj perfekte alĝustiĝas. La tuto estas tre ŝatinda, kaj mi verŝajne ofte aŭskultos «Pli ol nenio» de «Martin kaj la Talpoj». Refoje la studio Vinilkosmo ne nur produktas diskojn, sed partoprenas en la muzika aranĝo por tre agrabla rezulto.

Por mendoj oni povas viziti la paĝaron www.vinilkosmo.com

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

« Historioj … Rakontu ! »

Mi ŝategas fabelojn, kaj el tiu kamerunia fabelaro mi atendis retrovi infanan ĝojon. Kaj efektive la rakontoj estas spritaj, rivelas multajn detalojn nekonatajn de neafrikanoj. La aŭtoroj celas ne nur amuzi, sed eduki infanojn (kaj unue la propran), kaj organizis la libron tiucele.

Tre interesaj estas traduko de kutimaj proverboj kun ties klarigo. Pri la fabeloj mem, nu, mi preskaŭ tuj elreviĝis. Ne pro la klarigoj kaj la morala leciono post ĉiu rakonto, ĉar tion oni preterpasu se oni ne interesiĝas.

Sed kial kompleksigi la frazojn per pezaj verbaj formoj kaj strukturo? Mi eksaltis antaŭ « (ili) ne estas ricevontaj manĝaĵon », « baldaŭ signalo estis donota » kaj « Ĉio tiel estis okazanta bone por doni al la hundo la eblecon sin venĝi ». Ĉu oni tiel rekte pensas en Esperanto ?

La bildojn ni jam tro ofte vidis en Vindoza bildaro. Espereble AfrikNaturo-Esperanto trovos desegniston aŭ lanĉos bildkonkurson por venonta libro. Menciindas ke la kovrilpaĝoj estas belaj, kaj la papero bonkvalita. La volumon la aŭtoroj prezentas kiel la unuan de tuta serio, tial espereble pliaj rakontoj, en pli simpla stilo, aperos por plezurigi nin. Cetere kiel Amikaro de Esperantistaj Laboristoj Afrikaj, Afrik-Naturo certe havos sufiĉan materialon por aperigi, kaj ni povas esperi ke ĝi kunlaboros kun eksterlandanoj por pli internacia stilo.

« Historioj … Rakontu ! » De Herman Nyeck Liport kaj Chamberline Nguefack Zedong, AfrikNaturo-Esperanto eldonejo, 2006

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Infantravivaĵoj

« Infantravivaĵoj », unua verko de Armelle LeQuint.

Tutan infanaĝon Armelle LeQuint resumis en kelkaj paĝoj, kaj vere, « Infantravivaĵoj » ne postulas multan tempon por ilin atente legi. Male, oni senpene povas imagi kiom da tempo ĝi postulis de la verkistino, ĉar oni ne sensufere bilancas pri la propra historio, des pli kiam ofte mankis alies amo, tenereco, atentemo. Ĉiu infano valoras la mondon, sed por ŝi tiu frazo fariĝis nura fantaziaĵo.

La rakonto apartiĝas de aliaj, kvazaŭ la vortoj estas pli densaj, la frazoj pli plenaj. Kun koncizaj frazoj, trafaj vortoj en flua rakonto, la stilo belas. Oni ŝatus ke la teksto daŭru, ke ŝi rakontu plu, ke la leganto havu tempon por trovi iom da homeco en indiferentaj, senrespondecaj plenkreskuloj. Ke la ĉefrolulo fariĝu heroino, ke ŝi levu standardon por puni kulpulojn, ke ŝi renkontu feliĉon.

Sed la aŭtoro ne provis kvietigi sian leganton, nek volis sedukti. Ŝi proponas nek feliĉan nek malfeliĉan finon. Nur en spegulo, ĉies ordinarecon. Tia honesteco maloftas. Kaj nun, eĉ se Armelle LeQuint avertis ke ŝi ne volas fariĝi aŭtoro, mi atendas la verkaron kiun ŝi, iel, anoncas en tiu libreto.

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Etimologia vortaro de la propraj nomoj


Kutime aŭtoroj verkas unue por si mem, poste por la aliaj, nur kelkaj verkas ankaŭ por utili al la plimulto. Jam unuafoje André Cherpillot provizis nin per nemalhavebla “Etimologia Vortaro” (se ĝi ankoraŭ mankas en via biblioteko, ne hezitu). Nun per « Konciza Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj », André Cherpillot liveras la duan parton de enorma laboro komencita antaŭ jardekoj.

Ĝi ŝajnas iom pli faka, en tiu senco ke ĝi pli koncernas la literaturan kaj historian flankon de Esperanto, laŭ mia opinio : verŝajne, ne en tiu kompilaĵo vi trovos neklasikan antaŭnomon por via naskiĝonta denaskul(in)o, ĉar la aŭtoro ne tion celis. Sed vi trovos nomojn de landoj, urboj, diversaj lokoj foje fikciaj, eventoj, planlingvoj, festoj, famaj homoj, konataj esperantistoj, ktp. Ankaŭ trovas sian lokon personaj nomoj sufiĉe oftaj en diversaj landoj.

Temas pli pri nuntempa stato de propraj nomoj en Esperanto, tra literaturo, historio kaj geografio. Ekzemple mankas sufiĉe oftaj neeŭropaj nomoj, kiujn oni atendus. Sed kial oni trovus neankoraŭ literature transkribitajn arabaĵojn, dum ĝis nun mankis preskaŭ entute araba literaturo, ekzemple ?

Tiu vortaro estas ekzakta fotografio de nuntempa esperantista geografio, kaj ĝuste pro tio ĝi valoras ne nur pro sia nuna praktika uzo, sed ankaŭ ĉar ĝi fariĝos historia referenco.

Kompreneble por kiu konsideras Esperanton kiel ne vere studindan lingvon sed nuran hobion, tiu vortaro restos nemalfermite sur breto. Sed kiam oni ekscias ke la aŭtoro ĉion kompilis dum jaroj sur paperaj slipoj, kun transskriboj en pluraj devenlingvoj kaj karaktraroj (greka, hebrea, araba, latina, germana, ktp), oni almenaŭ demetu sian ĉapelon kaj danku pro la kolosa laboro al ni donacita. La aliaj profitu kaj mendu ambaŭ volumojn !

« Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj » André Cherpillot, UEA 2005.

MHD - en "Le Monde de l'Espéranto"

La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka

Jam de dek jaroj mortis Ada Fighiera-Sikorska. Novbakitaj esperantistoj verŝajne ne scias kiel eksterordinara estis ŝia vivo. Kiam 11jara, Ada devis pro militaj circonstancoj ekvojaĝi per ĉiaj rimedoj de Siberio al Libano. Tiun ekzodon ŝi rakontas en leteroj poste publikigitaj en libroformo « De tajgo al minaretoj », kiun oni nemalprave komparas al la tagĵurnalo de Anne Franck. Kiel komencanto, mi legis la libreton tute hazarde, kaj tre emociiĝis. Mi ne povis imagi rilaton inter la drameca, eĉ tragika rakonto, kaj la redaktorino de « Heroldo de Esperanto ».

Post esperantistiĝo en 1956 en kurso de Julio Baghy, Ada Sikorska ekagadis por Esperanto en Pollando, poste en Belgio. En 1959 dum kongreso ŝi konatiĝis kun la estonta edzo Gian Carlo Fighiera, tiam konstanta sekretario de UEA. Ŝi senĉese agadis por Esperanto, konstante instruante kaj prelegante. En 1962 ŝi transprenis de Teo Jung la « Heroldon » kaj ĝin redaktis tridek jarojn, ĝis la morto en 1996.

En « La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka », Gian Carlo Fighiera volis omaĝi ne nur al la edzino, sed al aparte eksterordinara, senĉese sindonema homo. Sed ankaŭ raporton li volas provizi : li priskribas la transdonon de la « Heroldo » al la nuna eldonanto, komentas la tiaman kontrakton kun Ada. Per sobraj vortoj, li definitive klarigas kiel laŭ lia opinio, la animo de la gazeto kaj la esperanta movado estis perfiditaj. Oni bone sentas kiel neforigebla parto estas tiu nura paĝo por la aŭtoro, se konsideri ke ĝis en la lastaj semajnoj dum Ada Sikorska baraktis kontraŭ kancero, ŝi ankoraŭ laboregis por la gazeto, ĉiutage respondis al leteroj en la hospitala ĉambro, kaj multon planis por la estontaj numeroj.

Gian Carlo Fighiera povus pli detale priskribi la tiaman gazeton kaj doni historian studaĵon, sed kiel indikas la titolo, ne tion li celas : la esperantistan komunumon, li invitas eniri en la lastmomentan intimecon por amika omaĝo. Tio ne malhelpas ke vi multon ekscios pri la historio de la « Heroldo », kaj pri la nekutima vivo de Ada Sikorska.

« La lastaj tagoj de Ada, Aduŝka », de Gian Carlo Fighiera, broŝuro kun 32p, eldonita de UEA 2006

MHD - "Le Monde de l'Espéranto"