mardi 12 février 2008

Vivo de Zamenhof


Vivo de Zamenhof – reeldono kun aldonoj

Multaj el ni jam havas (aŭ eĉ pli bone, legis) la biografion "Vivo de Zamenhof". Ne multaj konfesos ke ili ĝin supraĵe legis (se entute legis). Tamen de la komenco ĝi estas historia dokumento, vera trezoro : Edmond Privat aperigis la unuan veran biografion de Zamenhof en 1920. Kompreneble la tono estas emfaza, ne nur pro la tiama stilo : la genion de la Majstro, Edmond Privat fervore admiris. Videble li same fervore amis la homon, kaj jam de la komenco komplete aliĝis al la idealo. Oni memoru ke li konatiĝis kun Zamenhof en 1905, tiam li estis adoleskanto, kaj tuj aktivis. Abundas adjektivoj, paroladaj insistoj, mallongaj sed insistaj frazoj. Li insistas pri la ideoj naskintaj la lingvon : ne temas nur pri simpla komunikilo, ĉar, oni konsentu aŭ ne, ĉiu ideo en Zamenhofo respondas al spirita evoluo de dikredanto. Oni ne povas ne emociiĝi antaŭ la forto de la idealo, kiuj regis la vivon de humanisto, ĝis ofero, kaj gvidis lin al pli kaj pli fortaj konvikiĝoj super gentaj kaj religiaj apartenoj, eĉ super la lingva demando. Alfrontiĝon inter laikemo de la esperantistaro kaj la firma religiemo de Zamenhof, simple sekvis iompostioma retiriĝemo, tute logike por profunde honesta homo.

Kion aldonas Ulrich Lins per la redaktado de tiu nova eldono ? En la enkonduko, li klarigas la kondiĉojn, en kiuj Edmond Privat povis verki biografion : unue dum Zamenhof ankoraŭ vivis okaze de renkontoj, due post lia forpaso, per dokumentoj kaj komentoj provizitaj de la familio. Laŭlonge de la teksto, Ulrich Lins zorge komentas per novaj informoj kiuj prilumas la iamajn asertojn. La tiaman kuntekston li evidentigas per komparado inter la Plena Verkaro de Zamenhof, kompilita de Ludovikito (Ito Kanzi), kaj la Originala Verkaro kompilita de Johannes Dietterle. La biografion li do efike kompletigas per historiaj informoj pri la cirkonstancoj.

Plej aktuala restas tiu biografio, ne nur ĉar ĝi konatigas intime la iniciinton de Esperanto, sed ankaŭ ĉar ĝi fidele reliefigas la ideojn de Zamenhof, kies idealo larĝe preterpasis nuran lingvon : se oni dubas, ke Esperanto estas io alia ol lingvo, oni simple legu tiun “Vivon de Zamenhof”. Pri la aŭtoro mem, oni ne maltrafu la finan resumeton de lia vivo, redaktitan de Ulrich Lins : Edmond Privat en si mem meritas tutan libron. Lia eksterordinara vivo estas ekzemplo de sindediĉo, engaĝiĝo, kaj videble konstanta scivolemo.

“Vivo de Zamenhof”, de Edmond Privat, redaktita de Ulrich Lins, kun notoj, bibliografio, indekso de la cititaj nomoj, biografieton de Edmond Privat (171p, eldonita de UEA 2007)

MHD por Le Monde de l'Espéranto

1 commentaire:

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS a dit…

Mi posedas kaj legis kun ŝato la antaŭan eldonon, en represo de 1977, kaj ĉiam volas pli kaj pli legi pri Zamenhof.
Feliĉe, lastatempe, danke al du amikoj mi atingis fotokopii du librojn: "Doktor Esperanto", hispanlingva traduko —far J. Najera Castaneira— de verko far Maria Ziółkowska, publikigita en Meksiko en 1975, kies legon mi ankoraŭ ne finis, kaj "Zamenhof, aŭtoro de Esperanto" far Marjorie Boulton, kies kopiaĵon oni liveros al mi la venontan sabaton :).