mardi 7 août 2007

Klaŭstralio

Klaŭstralio, ĉu ideala mondo ?

Istvàan Bejczy : Klaŭstralio (tradukis Istvàn Ertl), eldonejo Bero, dua eldono 2005

Unue, estis malfacile eklegi tiun libron : kiel povas interesi min nekonataj literaturaj referencoj pri nekonataj nederlandaj verkistoj, dum renkontiĝo de du amikoj en Nimego ? Cetere ekde la unua paĝo jam estis naŭ piednotoj. Mi sentis min fremda en tiu konversacio, kaj eĉ pensis : almenaŭ ion mi povos diri pri enuo. Sed verdire post kelkaj paragrafoj tuj ŝanĝiĝis la impreso, kaj mi rapide enprofundiĝis en la rakonto. Kaj en la esperanta traduko de Istvàn Ertl mi ĝuis viglan frazoritmon kaj facilan vortprovizon, serve al abundaj kaj klaraj ideoj.

Resume : belgo kaj nederlandano renkontiĝas en Nimego. Dum ili interŝanĝas konsiderojn pri politikaj sistemoj en ambaŭ landoj, tria viro enmiksiĝas, kritike argumentas : kio estas vera demokratio ? Kiel la nunaj tiel nomataj demokratioj konkrete rezistas al la analizo ? Ĉu vera demokratio ne devas esti monarĥio ? Ĉu ŝajnaj homrajtoj fakte ne detruas la civilizon ? Ĉu organizado de niaj socioj ne paralizas veran politikan debaton kaj ties aplikadon ? Nu, mi sentis ioman ĝenon : kion fakte volas demonstri la aŭtoro ?
Intertempe tiu denenie aperinta viro rakontas pri utopio, insulo Klaŭstralio, en kiu la socio senbalastiĝis je kelkaj ĝenaĵoj niaj. Sub gvidado de sia reĝino, klaŭstralianoj scipovis instali profitdonajn interrilatojn inter ĉiuj tavoloj de la socio, praktikan profesian klerigon kaj altcelan, sociservan edukadon. Referendumoj helpas reguligi la politikan kaj praktikan vivon, sed ordinara voĉdonado ne plu ekzistas. Oni ne povas malhelpi sin pensi pri tendencoj de iuj niaj institucioj kiuj funkcias pli kaj pli profitavide, aŭ gloriserĉe, sed ĉu rezigni entute pri ili ? Dume abundas la komparoj kun nederlanda kaj belga sistemoj, en interesoveka paralelo.

Ĉu entute utopion priskribas tiu verko ? En konstanta ir-reiro inter mortigaj kaj vivigaj socitendencoj, kio estas utopio en kiu oni ne rajtas presi libere, en kiu arto estas ŝtatafero ? Ne nur tiujn demandojn ĝi vekas, sed la aŭtoro ne ĉi tie respondas. Istvàn Bejczy estas universitata historiisto, esploranta la moralan konscion en mezepoko : ĉu ni serĉu responderojn en liaj aliaj verkoj ?

Ne ofte libro lasas pli da demandoj ol da respondoj. Post tiu mallonga sed densa elvoko, mi plu demandas : kiu vojo al Klaŭstralio, almenaŭ por viziti ?

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Aucun commentaire: