vendredi 27 juin 2008

La longa vojo


la longa vojo / richard meye. - vieno: pro esperanto, 1990. - 138 p.

originala eldono el: 1935.

du viroj vagas de restejo al alia restejo por senhejmuloj. ili almozpetas, tiras siajn vivojn antaŭen, sen perspektivo, sen ribelo, sen plendoj, ĉu gaje? – eble eĉ gaje. iun tagon tamen ili renkontas bienulon, kiu donas al ili malgravajn sed stabilajn funkciojn kiel ĝardenisto kaj bibliotekisto. iu el la du amikoj ne sukcesas kaŝi de la bienulo, ke iam li estis fama muzikisto. sed instigoj kaj helpo, por ke li rekomencu sian karieron, fiaskas. post ioma tempo la alia vagulo deziras denove vagi, kaj li foriras. ankaŭ la dua reiras sur la vojon, sur la longan vojon, kaj post longa serĉo kaj diversaj aventuroj ili rekuniĝas, ĝis kiam morto de unu soligas la alian.

pri vivo de senhejmuloj tradicie temas en socikritika aŭ satira literaturo. ĉi tiu romano kondukas la temon al tute alia direkto: malmultaj roluloj en ĝi havas nomojn; malfacile oni divenus en kiu jaro, apenaŭ en kiu jarcento ili vivas; urboj kaj landoj estas sennomaj. el tiu sennomeco, el siaj simplaj frazoj, el sia senartifika prezento de homoj kaj sentoj, „la longa vojo“ ricevas iaspecan diafanecon. ŝajnas, ke la aŭtoro vidas senhejmecon kiel bildon de malkonstanta homa vivo, en kiu ĉio forpasas, eĉ fine fidela amikeco, kaj la animstaton de vaganto li vidas kiel plej trafan respondon al tiu malkonstanteco...

laŭ noto de la reeldonanto herbert mayer, la aŭtoro de tiu originala romaneto same diskretas kiel siaj roluloj: li vivis en germanio apud kolonjo kaj aktivis en la 1930aj jaroj. pri li oni scias nenion kroman.

ĵ. vaŝe