mardi 7 août 2007

Etimologia vortaro de la propraj nomoj


Kutime aŭtoroj verkas unue por si mem, poste por la aliaj, nur kelkaj verkas ankaŭ por utili al la plimulto. Jam unuafoje André Cherpillot provizis nin per nemalhavebla “Etimologia Vortaro” (se ĝi ankoraŭ mankas en via biblioteko, ne hezitu). Nun per « Konciza Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj », André Cherpillot liveras la duan parton de enorma laboro komencita antaŭ jardekoj.

Ĝi ŝajnas iom pli faka, en tiu senco ke ĝi pli koncernas la literaturan kaj historian flankon de Esperanto, laŭ mia opinio : verŝajne, ne en tiu kompilaĵo vi trovos neklasikan antaŭnomon por via naskiĝonta denaskul(in)o, ĉar la aŭtoro ne tion celis. Sed vi trovos nomojn de landoj, urboj, diversaj lokoj foje fikciaj, eventoj, planlingvoj, festoj, famaj homoj, konataj esperantistoj, ktp. Ankaŭ trovas sian lokon personaj nomoj sufiĉe oftaj en diversaj landoj.

Temas pli pri nuntempa stato de propraj nomoj en Esperanto, tra literaturo, historio kaj geografio. Ekzemple mankas sufiĉe oftaj neeŭropaj nomoj, kiujn oni atendus. Sed kial oni trovus neankoraŭ literature transkribitajn arabaĵojn, dum ĝis nun mankis preskaŭ entute araba literaturo, ekzemple ?

Tiu vortaro estas ekzakta fotografio de nuntempa esperantista geografio, kaj ĝuste pro tio ĝi valoras ne nur pro sia nuna praktika uzo, sed ankaŭ ĉar ĝi fariĝos historia referenco.

Kompreneble por kiu konsideras Esperanton kiel ne vere studindan lingvon sed nuran hobion, tiu vortaro restos nemalfermite sur breto. Sed kiam oni ekscias ke la aŭtoro ĉion kompilis dum jaroj sur paperaj slipoj, kun transskriboj en pluraj devenlingvoj kaj karaktraroj (greka, hebrea, araba, latina, germana, ktp), oni almenaŭ demetu sian ĉapelon kaj danku pro la kolosa laboro al ni donacita. La aliaj profitu kaj mendu ambaŭ volumojn !

« Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj » André Cherpillot, UEA 2005.

MHD - en "Le Monde de l'Espéranto"

Aucun commentaire: