mardi 7 août 2007

« Historioj … Rakontu ! »

Mi ŝategas fabelojn, kaj el tiu kamerunia fabelaro mi atendis retrovi infanan ĝojon. Kaj efektive la rakontoj estas spritaj, rivelas multajn detalojn nekonatajn de neafrikanoj. La aŭtoroj celas ne nur amuzi, sed eduki infanojn (kaj unue la propran), kaj organizis la libron tiucele.

Tre interesaj estas traduko de kutimaj proverboj kun ties klarigo. Pri la fabeloj mem, nu, mi preskaŭ tuj elreviĝis. Ne pro la klarigoj kaj la morala leciono post ĉiu rakonto, ĉar tion oni preterpasu se oni ne interesiĝas.

Sed kial kompleksigi la frazojn per pezaj verbaj formoj kaj strukturo? Mi eksaltis antaŭ « (ili) ne estas ricevontaj manĝaĵon », « baldaŭ signalo estis donota » kaj « Ĉio tiel estis okazanta bone por doni al la hundo la eblecon sin venĝi ». Ĉu oni tiel rekte pensas en Esperanto ?

La bildojn ni jam tro ofte vidis en Vindoza bildaro. Espereble AfrikNaturo-Esperanto trovos desegniston aŭ lanĉos bildkonkurson por venonta libro. Menciindas ke la kovrilpaĝoj estas belaj, kaj la papero bonkvalita. La volumon la aŭtoroj prezentas kiel la unuan de tuta serio, tial espereble pliaj rakontoj, en pli simpla stilo, aperos por plezurigi nin. Cetere kiel Amikaro de Esperantistaj Laboristoj Afrikaj, Afrik-Naturo certe havos sufiĉan materialon por aperigi, kaj ni povas esperi ke ĝi kunlaboros kun eksterlandanoj por pli internacia stilo.

« Historioj … Rakontu ! » De Herman Nyeck Liport kaj Chamberline Nguefack Zedong, AfrikNaturo-Esperanto eldonejo, 2006

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"

Aucun commentaire: