lundi 17 septembre 2007

Tielas Vivo


Tielas Vivo, Kore

Mi jam ŝatis la unuajn kantojn de Kore, kaj ŝatas tiujn. Ŝanĝiĝas iomete la stilo : pli ĵaza, pli danciga, pli latina, malpli roka. La voĉo ligas ĉion, en harmonia tuto. Ankaŭ la voĉon mi ŝatas. Alta, ĝusta, energidona.

Forestas la unuaj kunuloj. Kris Spitzer trovis inspiron denove kun Fiks' kaj David Hadjadj, eĉ se ni scias ke li ne silente atendis tiun momenton por plu kanti. Tion tuj rakontas la unua kanto. En la dua kanto mi sentis enuon, io mankas en ĝi, malgraŭ amuza teksto. Feliĉe en « Laŭ mi », genia gitarludado levas dubon, kaj poste oni nur lasu sin gvidi. Plej ŝatataj estas « Pro mi », kaj « laŭ mi », sed plej kantata de filo mia estas la balado « Promeso via » : estas io por ĉiu en tiu disko.

Sur la interreto mi legis recenzon iom severan pri « Mi brilu plu », en adaptado de « The show must go on », de Queen. Mi ne povas kredi ke Kore simple celis kanti kiel Freddy Mercury, por pala imitado (esence asertas alia recenzo). Mi refoje aŭskultis per nova orelo : Freddy Mercury estas neimitebla, kaj evidente Kris Spitzer ne tion celis. Ne temas nur pri voĉforto. La interpretado kaj la muzikaranĝo estas tute malsamaj, kaj la traduko evidente ankaŭ rolas : dum F. Mercury luktis por kelkaj pliaj kant-momentoj, Kris Spitzer funebras. Jes, tre ŝatindas la maniero reveki tiun kanton kun plia dimensio, tiu de pasinta tempo, en kiu nostalgio regas.

Krom « mi brilu plu », la aliajn kantojn plejparte Kris mem verkis. Laŭdire, li lernis Esperanton ĝuste por kanti en tiu lingvo. Se tiel, bela sukceso.

En tiu disko vi rajtas ricevi ankaŭ malnovajn kantojn de Kore, kiujn mi definitive ŝatas, interalie « Nova Vivo » kaj « Drag Queen ». Kvankam « Drag Queen » ne plaĉis al ĉiuj pro la vortoj, laŭ mi ĝi kun profundeco simple reliefigas kontraŭdirojn de homa sorto.

La malnovaj kantoj rimarkinde harmonie sekvas la novajn, tio signifas ke Kore jam delonge ne plu bezonas serĉi sian stilon, sed tute unike brilos plu en la esperantista ĉielo.

« Tielas Vivo » de Kore (Vinilkosmo 2007), rekte mendebla de http://www.vinilkosmo.com/

MHD por Le Monde de l'Espéranto


2 commentaires:

Anonyme a dit…

Saluton!! Pri la e-versio de la kanto de Queen, fakte estas unu sur la KD tre simila al la originala versio. Tiu ĉi versio estas kaŝita sur via KD, vi devas meti ĝin en komputilon kaj esplori ĝin. Tiam vi vidos kaŝitajn dosierujojn por karaokeo (sen paroloj), muzikpecoj de la KD mp3-formata au ogg-formataj kaj ankaŭ du titoloj de la KD aliformaj: tiu de Queen laŭ originala muzikaranĝo kun e-teksto kaj tiu de "promeso via" kun la franca kaj eo miksita. Ek al aŭskultado!! :)

Fernando Maia Jr. a dit…

Jes, tiu veras! Estas du versioj por "Mi brilu plu", ambaŭ ŝatindaj!

Mi amegis legi la kritikon, tre sincera, tre kora, bone verkita.

Nenio kritikindas en la laboro de Kore kaj aliaj samideanoj laborintaj sur ties KD-oj. Ilia laboro nur riĉigas Esperantujon.

Verdstele,

Fernando (el Brazilo)