jeudi 10 janvier 2008

la nebulozo de andromedo

la nebulozo de andromedo / ivan efremov, trad. jurij finkel. - http://www.esperanto.mv.ru/Efremov/andromedo.html, 2006-2007. - ≈ 150 p.

originala titolo: „туманность андромеды“, 1955–1956.


j. finkel tradukis plurajn atentindajn verkojn el la sovetia sciencfikcio. dum la internacia ĝenro senlace bataligis homojn kontraŭ vilaj eksterteranoj, la sovetia skolo devis esti optimisma aŭ minimume instrua. ĝi do interalie revis, kiel la homaro povus progresi ne nur maŝine kaj teĥnike, sed ankaŭ socie kaj mense.


la nebulozo de andromedo estas malproksima galaksio, el kiu la leganto vidos nur misteran kosmoŝipon sur malproksima planedo. sed paralele al kosma vojaĝo, kaj pli interese, la agado situas sur estonta tero, kiun unuiĝinta homaro racie regas: klimato, terkultivo, energifontoj, transporto, instruado, belartoj kaj sociaj funkcioj aspektas alie kaj pli harmonie, ol en la nuna mondo.


kompreneble la loĝantoj de tia plibonigita mondo iom malreliefas. el ilia vivo ŝajne malaperis ne nur malpaco, sed ankaŭ ĉia metafiziko aŭ zorgo pri la senco de vivo. ili tamen ne estas aŭtomatoj: fervora sciencisto kaŭzas mortigan akcidenton kaj devas fronti la juĝon de kunhomoj kaj sian konsciencon.


la tradukinto ne ŝanĝis la stilon de la verko. oni do atendu iom longajn priskribojn kaj surprizajn vortordojn ("...ŝi forgesis pri staranta apude fotelo..."). kompense oni ĝuos pensinstigan rakonton okazantan en utopia sed ne realfremda mondo. la libro disponeblas en la reto kaj estas libere printebla.


ĵ. vaŝe

Aucun commentaire: