samedi 22 septembre 2007

Neokazinta amo



soneltiraĵo legita de mhd

Neokazinta amo

Ĉu tiu titolo estas nur la unua de la novelaro, aŭ ĉu ĝi bone resumas ĉion ? Foje la roluloj maltrafis ion, aŭ okazon kapti amon, aŭ manieron mildigi disiĝon, ŝanĝi sian sorton. En aliaj, la vivo ironie kondukas al dolĉamara konkludo. Kaj kompreneble, ĉio rilatas kun amo kaj disiĝo, en gulago same kiel en familio aŭ individuaj rilatoj.

Kiel diras Sten Johansson en la antaŭparolo, Lena Karpunina ne juĝas : ŝi priskribas viverojn kvazaŭ ŝi preterpasante kaptis situaciojn, momentojn, en ilia esenco. Kvazaŭ ŝi, meze de vortoj kaj agoj, trovis ĝuste tiujn, kiuj entute ŝanĝos la sorton de la roluloj, ĉar ne estas multe da elekteblecoj, se oni maltrafas la ĝustan momenton ...

Kun Lena Karpunina, nenio hazarda en la scenoj de la ĉiutaga vivo. Ĉiu detalo reliefigas vivkondiĉojn, tiukaze profunde stampitajn de kolektivismo kaj manko, en « dikens-aj » rakontoj. Malproksimen senditaj familianoj iom post iom fremdiĝis en foraj regionoj, en industriaj postenoj kaj amasloĝejoj, ekzilitoj iras de suno al frosto. De tempo al tempo, feliĉe aŭ ne, la familio retrovas parton de si, kompletiĝas por feliĉa momento, kaj disiĝas denove.

Kontrasta novelaro, ĉiam iom amara. Se Lena ne rezignis humuron en « Paradizo de sultanoj », aliloke amareco najbaras kun distanciĝema kolero. Pli ribela tono ekzemple regas la rakonton pri « La bestamikoj », kiam temas pri malfideleco al forgesita bonfarinto. Sed en tragika etoso, la tono restas neŭtrala, la aŭtoro scipovas malaperi malantaŭ siaj roluloj. En la lastaj noveloj montriĝas, kiel gulago ankoraŭ longe hantos memorojn kaj imagojn per miloj da suferoj. Ŝajnas ke Lena Karpunina fariĝis la voĉo de malaperintoj, heroldo de suferintoj por niaj forgesemaj oreloj : estu ĉiam tombo, epitafo, rakonto.

Okazis ke mi legis la novelaron en lando kie dum jaroj regis banditismo, ekstremismo kaj terorismo. La dupaĝa teksto « La feliĉo » akurate donis vortojn al la pensoj. Mi malkovris, ke por koncernatoj, teroro ne malaperas : tie minaco ŝvebas en la aero, kaj iuj opinias, ke la monstro nur atendas por vekiĝi denove. Kaj la frazo « mi demandas min, ĉu ni ankoraŭ povas esti feliĉaj », subite trovis signifon ankaŭ por mi. Ne hazarde Lena Karpunina portas siajn vortojn en niajn hejmojn.

« Neokazinta amo » de Lena Karpunina (FEL 2007)

MHD por Le Monde de l'Espéranto

mardi 18 septembre 2007

Mortopuno, faktoj kaj dokumentoj




Soneltiraĵo legita de Mhd

For de komplika kaj harfenda argumentado, temas pri logika rezonado pri kompletaj senutilo kaj nocado de portopuno. Tri partoj egale konsistigas la libron : voĉoj de artistoj, voĉoj de kondamnitoj, faktoj. Estas interese konatiĝi kun klasikaj tekstoj kies karakterizo estas, ke ili bedaŭrinde restas aktualaj. Kaj la faktoj mem, se estus dubo, rapide konvinkus vin, ke mortopuno restas makulo en modernaj civilizoj, kvankam mi ne tute kunsentas la (tamen singardeman) optimismon de la redaktantoj prie, kiam ili esperas rapidan ŝanĝiĝon de la monda situacio.


Tia verko devus esti la unua el tuta serio : post du-tri jaroj oni ŝatus ricevi liveron de aktualaj progresoj aŭ malprogresoj, laŭmezure de diskonigoj pri aliaj landoj kaj novaj faktoj, ĉar oni povas antaŭvidi ke tiurilate la afero daŭre restos aktuala. Interalie mi ŝatus trovi pripensadon pri evoluado de la publika opinio pri mortopuno rilate amasmortigojn en religia kunteksto : la publiko ŝanĝis sian referencsistemon kaj emas indulgi mortopunon kiam temas pri tiaj hororoj. Kiom da homoj nun pravigas turmentadon de kaptitoj post bombatenco, same kiel aliaj opinias pravigendaj mortŝtonadon post adulto, kaj tiun socian morton kiun konsistigas tranĉado de mano kaj piedo post ŝtelo ? La komparon faras mi, eĉ se ĝi estas malfacile eltenebla. Tiukampe la libro konservas sobran linion kaj preferas, kiel referenc-dokumento, liveri pens-materialon anstataŭ sango kaj malfacilaj komparoj.


Cetere, ĝuste ĉar la elekto de klasikaj referencoj ne devis esti facila pro ties nombro, mi certas ke pliaj tekstoj meritas siavice trovi ĝustan lokon en nova eldono. Ĝi do, espereble, estas enkonduko al ampleksa kaj longdaŭra, informa laboro por konsciiĝo kaj volonta rifuzo tutmonda, kontraŭ ĉiaforma mortopuno.


Menciindas ke la libro estas kolektiva laboro de juna teamo kaj por la tradukoj de klasikaj tekstoj, kaj por la verkado, kun egala stilo kaj facila lingvaĵo. Por belaspekta libro, la prezo ankaŭ allogas, dank'al kooperativa eldono. Vi ankaŭ rajtas elŝuti la unuajn paĝojn senpage de la SAT-eldonkooperativa paĝaro por juĝi mem.


« Mortopuno, faktoj kaj dokumentoj » (SAT-Eldona Fako Kooperativa, julio 2007), 150 p, 8 €


MHD por Le Monde de l'Espéranto

lundi 17 septembre 2007

Tielas Vivo


Tielas Vivo, Kore

Mi jam ŝatis la unuajn kantojn de Kore, kaj ŝatas tiujn. Ŝanĝiĝas iomete la stilo : pli ĵaza, pli danciga, pli latina, malpli roka. La voĉo ligas ĉion, en harmonia tuto. Ankaŭ la voĉon mi ŝatas. Alta, ĝusta, energidona.

Forestas la unuaj kunuloj. Kris Spitzer trovis inspiron denove kun Fiks' kaj David Hadjadj, eĉ se ni scias ke li ne silente atendis tiun momenton por plu kanti. Tion tuj rakontas la unua kanto. En la dua kanto mi sentis enuon, io mankas en ĝi, malgraŭ amuza teksto. Feliĉe en « Laŭ mi », genia gitarludado levas dubon, kaj poste oni nur lasu sin gvidi. Plej ŝatataj estas « Pro mi », kaj « laŭ mi », sed plej kantata de filo mia estas la balado « Promeso via » : estas io por ĉiu en tiu disko.

Sur la interreto mi legis recenzon iom severan pri « Mi brilu plu », en adaptado de « The show must go on », de Queen. Mi ne povas kredi ke Kore simple celis kanti kiel Freddy Mercury, por pala imitado (esence asertas alia recenzo). Mi refoje aŭskultis per nova orelo : Freddy Mercury estas neimitebla, kaj evidente Kris Spitzer ne tion celis. Ne temas nur pri voĉforto. La interpretado kaj la muzikaranĝo estas tute malsamaj, kaj la traduko evidente ankaŭ rolas : dum F. Mercury luktis por kelkaj pliaj kant-momentoj, Kris Spitzer funebras. Jes, tre ŝatindas la maniero reveki tiun kanton kun plia dimensio, tiu de pasinta tempo, en kiu nostalgio regas.

Krom « mi brilu plu », la aliajn kantojn plejparte Kris mem verkis. Laŭdire, li lernis Esperanton ĝuste por kanti en tiu lingvo. Se tiel, bela sukceso.

En tiu disko vi rajtas ricevi ankaŭ malnovajn kantojn de Kore, kiujn mi definitive ŝatas, interalie « Nova Vivo » kaj « Drag Queen ». Kvankam « Drag Queen » ne plaĉis al ĉiuj pro la vortoj, laŭ mi ĝi kun profundeco simple reliefigas kontraŭdirojn de homa sorto.

La malnovaj kantoj rimarkinde harmonie sekvas la novajn, tio signifas ke Kore jam delonge ne plu bezonas serĉi sian stilon, sed tute unike brilos plu en la esperantista ĉielo.

« Tielas Vivo » de Kore (Vinilkosmo 2007), rekte mendebla de http://www.vinilkosmo.com/

MHD por Le Monde de l'Espéranto


vendredi 7 septembre 2007

Kun diablo en la korpo


Kun diablo en la korpo


Kun diablo en la korpo / raymond radiguet, trad. michel duc goninaz. - Novjorko: Mondial, 2006. - 140 p.


Originala titolo: „le diable au corps“.


La aŭtoro, Rajmundo Radige, mortis junaĝe en 1923. Li postlasis du romanojn kaj pli mallongajn tekstojn. Li famas en beletraj rondoj, sed probable ne tre vaste ekster franclingvaj landoj.


Simile al Marcelo Prust, R. Radige bildigas la altan socion kaj subtile prezentas animojn, sentojn kaj homajn rilatojn. sed kontraste al la ampleksa prusta stilo, la frazoj de P. Radige mallongas, funkcias per komparoj, taksoj, kaj ofte finiĝas sentence. Per tio li proksimas al la tono de francaj klasikaĵoj deksepajarcentaj. M. Duc Goninaz tradukas elegante, sen francismoj kaj tamen bone konservante tiun atentopostulan tonon.


La temo de la romano relative banalas: ĝi estas amaventuro, kiun rompas socia premo kaj fine morto. La sola maloftaĵo estas, ke ĝi okazas inter juna tromatura knabo kaj kelkajn jarojn pli aĝa virino, kies edzon la unua mondmilito fordevigis. La aŭtoro analizas la mikson de memcentreco kaj sindonemo, en kiu implikiĝas la geamantoj. Radige travivis similan amaferon estante dekkvarjara, kaj verkis la romanon deksepjara.


Ĵ. Vaŝe