samedi 16 juin 2007

La regrifuzanto kaj aliaj budhismaj fabeloj

La regrifuzanto kaj aliaj budhismaj fabeloj, de Gunnar Gällmo, 2007, mendebla kiel supre.

Ŝajnas ke tiu libro estas multe pli alloga ol la supre menciita... ĉar montrinte ĝin en kunveno de la grupo de Bourges, iu anino, post foliumo, ege deziris ĝin legi! Mi do grandanime akceptis ŝian peton, kaj tiel venontnumere vi eble legos ŝian recenzeton. Se ne, vi scias kio atendas vin!


Ĵak Le Puil (En Cher-Espéranto)

Ormuzdo kaj Arimano

Ormuzdo kaj Arimano, Carl Jonas Love Almqvist, politika satiro, tradukis Gunnar Gällmo, 2007, mendebla ĉe http://www.lulu.com

"Se vi trovas partojn de la esperantlingva teksto malfacile komprenebla, mi ne povas pardonpeti; por nuntempa svedlingvulo ankaŭ la originalo estas malfacila." skribas la tradukinto en sia antaŭparolo. Do mi trankvile ne devos pardonpeti por diri ke multaj frazoj estas nur ĵargonaĵo! Bedaŭrinde ankaŭ la rakonto estas pli ol nebula. Jen bono/malbono, jen Ormuzdo speco de Dio kaj Arimano speco de Satano. Kaj la "dekretoj" de Ormuzdo pelas onin en la brakojn de Arimano... pri kiu fakte oni poke ekscias! Baf!


Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

La komuna Eŭropa Refrenckadro


La komuna Eŭropa Refrenckadro. Pri instruaj kaj taksaj metodoj por la akiro de modernaj lingvoj. UEA/Ilei, 2007, 34 p. Antaŭparolo: Renato Corsetti. 3 €.

Eksciu, ke la materialon por tiu broŝuro pretigis la Lingvopolitika Departemento de la Konsilio de Eŭropo, Strasburgo. Nun, se vi fidas tiun Konsilion, vi povas legi tiujn paĝojn kun la optimismo de Renato Corsetti...


Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

Tabuaj vortoj en mondlingvo

Tabuaj vortoj en mondlingvo, komputila kd kun prelego de Don Lord, poemoj de Kaloĉajo kaj vortaro de maldecaj vortoj. Esperanto-Asocio de Britio 2006, Esperanto House, Station Road, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DE. Prezo 3,50 £. (tiun simbolon mi ne uzis de Metuŝelaĥo!).


Jen la perfekta komplemento al Knedu min Sinjorino! Vi eĉ (re)trovos en la disko la tekston de la Sekretaj sonetoj de Kaloĉajo kaj la Auld-an tradukon de La balo en Kerimjur', tradicia skota kanto, kiun vi povis legi en LKK-20 de 1981 (kun muziknotoj!). Por instigi vin aĉeti tiun kodon, mi ne trovas pli trafan frazon ol tiu, kiu konkludas la prian recenzon en La Brita Esperantisto: Aĉetu, merd-fekpest'... kaj sakru kiel ajna volabugristo!



Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)


Mortiga ekskurso


Mortiga ekskurso, Ronald Cecil Gates, originala krimromano, 108 p. Flandra Esperanto-Ligo, 2006.


Jen la kvara krimromaneto de R. C. Gates. Mi ne tro aprezis la unuan, La septaga murdenigmo, nek Sep krimnoveloj-n kaj bedaŭrinde mi same bafas pri ĉi tiu Mortiga ekskurso.

Grupo da studentoj faras ekskurson en la ŝtata praarbaro. Dum ili trinkas teon, ilia instruisto for-iras kaj ne revenas. Ili do serĉas lin kaj trovas ke li falis je tridek metroj apud akvofalo. Sed ne temas pri akcidento...

Do nun jen la enketo, kaj ghin vi povos sekvi sen tro da enuo, eble dum ne tro longa trajnvojaĝo... Sed la plej nedigestebla flanko venas de "kelkaj lingvaj idiosinkraziaĵoj" de la aŭtoro... kiuj estas tutsimple "idiotaĵoj"! Mi iom miras, ke FEL akceptis ilin.


Ĵak Le Puil (en Cher-Esperanto)

Ne nur vortoj, sed agoj

Ne nur vortoj, sed agoj, artikoloj (1950-1989) de Roland Levreaud, 112 p. 3 €. Laŭte!

Prelegoj kaj aliaj artikoloj, kiuj ĉiuj aperis en Sennacieca Revuo. 112 p. 4 €. Laŭte!


Klarvida kaj klera homo estis Levreaud. Jam en 1954 li skribis pri la "Fuŝa Eŭropo". Konvinkita pacisto li estis: "Laborante kun la militrifuzantoj", "El la notlibro de pedalema pacisto", "Esperanto kaj 'Internacia Urĝa Agado'", ktp ne lasas dubon pri lia sincereco. Ankaŭ pri kinoarto, historio, Esperanto grandan konon li havis.

El la artikoloj de Sennacieca revuo vi ankaŭ trovos ke Levreaud estis ŝatanto de ĵaz-muziko, ke li skribis pri la Kataristoj antaŭ Cherpillod..., ke li sin demandas pri la atomcentraloj ĉu ili estas savaj aŭ apokalipsaj, ktp. Kaj neniu ĝis nun sin demandis kial ni (Armela kaj mi) dediĉis nian tradukon "Vojaĝo ĝis noktofino" al Levreaud...



Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

Kie brulas, ĝentlemanoj?

Kie brulas, ĝentlemanoj? 50 poemoj de Charles Bukowski, trad. Hagen Hirte, 88 p. 2,50 €. Laŭte!


Mi komparis tiun tradukon kun tiu de Cezar (E-libro). Je 95% ili samas. Foje unu superas la alian, foje inverse! Sed la du tradukoj estas bonaj.

Jen kelkaj titoloj de la poemoj, se vi neniam legis Bukowskin: "Viro kaj virino enlite je la deka vespere", "Al la putino, kiu ŝtelis miajn poemojn", "Hemoroidoj-Blues", "Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi"... Do se vi ne timas fikadon kaj ebriecon, legu la poeton.



Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)