renardo vulpo / anonima, trad. pieter jan doumen. - hechtel-eksel: la tradukinto, [2010]. - 164 p.
originala titolo: van den vos reynaerde.
satiristoj volonte bildigas homojn kiel bestojn. jen tigro aŭ lupo figuras kruelulon, jen azeno aŭ bovo stultulon. fabloj tiamaniere mokas homajn misojn kaj sociajn rilatojn.
tiun satirospecon eŭropa mezepoko ampleksigis per la aventuroj de trompema vulpo nomata "renardo", kiuj siatempe tiom popularis, ke la diversaŭtoraj kaj diverslingvaj tianomaj "branĉoj" de la "romano de renardo" iĝis iom vasta literaturo, kiun nur specialistoj bone supervidas.
feliĉe, pri renardo ekzistas sufiĉe kohera verko el la 13a jarcento. la malicaĵojn de la vulpo ĝi bone resumas, kondiĉe nur ke oni proksimigu ĝin al moderna leganto. ĝi verkiĝis en la lingvo dica — tio estas malnov-nederlanda — sub la titolo "pri la vulpo renardo". la proksimigon al nuntempa kaj esperantlingva publiko surprenis p. j. doumen.
la aŭtoro prezentas sin en la unuaj versoj:
mi, willem, kiu madok faris,
dum multaj noktoj maldormante
[...]
sed pri tiu alia verko "madok" oni scias nenion. tiu vilhelmo restas do anonimulo postlasinta nur unu konatan verkon.
kompare kun aliaj renardo-verkistoj, vilhelmo lerte unuecigis la rakonton ĉirkaŭ la proceso de renardo. la reĝo de bestoj, leono noblo, pro la multo de plendoj kontraŭ renardo vokigas lin por proceso antaŭ la kortegon de bestoj. li komisias unue sian ministron, la urson bruno, kiun renardo ruze logas al kaptilo kaj batigas de kamparanoj. duavice kurieras la kato tiberto, kiun renardo simile trompas. fine estas sendata la melo grimberto, parenco de renardo, kiun ĉi tiu ne aŭdacas trompi. renardo kunvojas, aperas antaŭ malfavora kortega juĝistaro, respondas al la akuzoj, kaj ricevas kondamnon al pendumo pro siaj multaj fiaĵoj. sed per elokventa mensogado, la vulpo trompas la gereĝojn, ricevas indulgon, kaj sub preteksto de pentofara pilgrimo li forlasas la kortegon, rapidas al sia hejmo kaj fuĝas kun sia familio.
oni povas bedaŭri, ke aliaj famaj epizodoj estas nur skizataj. kiel renardo eluzis reĝan komision pri anoncado de ĝenerala paco de la bestaro, aperas nur alude en iuj versoj. kiel li instruis vintran fiŝkaptadon al la lupo, aperas nur resume en la konfeso de liaj pekoj al grimberto:
[...] iun vintron, kiam
fortege frostis, mi instruis
lin kapti fiŝojn per la vosto.
Tra truo, kiun oni hakis
en la glacio de lageto,
la lup' pendigis sian voston,
senmove atendante, ke la
fiŝetoj mordos la logaĵon
[...]
tamen la la densigo de la rakonto gajnigas pli grandan koherecon kaj senrompecon ol en aliaj versioj. la aŭtoro rapide kaj vigle bildigas la situaciojn, la karakterojn de la bestoj, kaj bone kondukas la intrigon.
forme la tradukinto frontis ne nur antikvan lingvon, sed ankaŭ versan formon, kiu tiutempe estis kutima en plejmultaj rakontoj. li havis elekton inter strikta fideleco, tio estas tradukado per rimaj versoj, aŭ pli granda libereco, tio estas prozigo. li elektis mezan vojon, tradukante senrime kaj iom ŝveligante la nombron de versoj kompare kun la originalo. la rezulto laŭ mi bonas. ĝi peras ritmon de versa rakonto, kaj samtempe lasas sufiĉan liberon por flua kaj varia stilo.
la farita laboro ampleksas ankaŭ la dividon de la tuto laŭ ok ĉapitroj kaj la provizadon de enkonduko kaj notoj. dank' al la notoj la leganto komprenos aludojn al mezepokaj procesaj kaj aliaj moroj, kiujn la rakonto fidele bildigas, kaj ekscios pri loknomoj per kiuj la aŭtoro ankris la okazaĵojn en la reala flandrio de la 13a jarcento.
la eldonon ilustras gravuraĵoj de wilhelm von kaulbach.
homoj, kiuj ne trovos aliajn komentindaĵojn, povos plendi pri kelkaj "mava" aŭ "noci". ĉasantoj de eraroj aŭ dubindaĵoj ne trovos multajn: "la reĝo ĵuris per lia tron'", "vin min sekvos", "kuregis al kortum' kaj rego", "li pendis la pilgrimosakon", eventuale "anatema", iom libera uzo de "ŝuldi", prefero por ne tre kutima "eskapi al". sume bagateloj, kiuj neniel embarasos la legadon de agrable humura verko.
ĵ. vaŝe