tag:blogger.com,1999:blog-4491227411930145841.comments2019-04-25T17:25:32.090+02:00Lego-klubo de KvinpetaloLego-klubo de Kvinpetalohttp://www.blogger.com/profile/02849346946721137906noreply@blogger.comBlogger7125tag:blogger.com,1999:blog-4491227411930145841.post-20817721524913884152010-04-15T13:17:23.781+02:002010-04-15T13:17:23.781+02:00Saluton.
Mi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DO...Saluton.

Mi estas ekstertera, kreinto de NIFO-DOSIEROJ, blogo pri nifoj kaj ekstertera vivo en Esperanto. En ĝi vi trovos aktualaĵojn, intervjuojn, dokumentajn filmojn, librorecenzojn, filmojn pri nifoj, ktp.

Vi estas invititaj partopreni.

http://fenomenonifo.wordpress.com/

Ĝis la revido.Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-4491227411930145841.post-89324050911336280002008-02-23T20:01:00.000+01:002008-02-23T20:01:00.000+01:00Jes, tiu veras! Estas du versioj por "Mi brilu plu...Jes, tiu veras! Estas du versioj por "Mi brilu plu", ambaŭ ŝatindaj!

Mi amegis legi la kritikon, tre sincera, tre kora, bone verkita.

Nenio kritikindas en la laboro de Kore kaj aliaj samideanoj laborintaj sur ties KD-oj. Ilia laboro nur riĉigas Esperantujon.

Verdstele,

Fernando (el Brazilo)Fernando Maia Jr.https://www.blogger.com/profile/17454174278250125149noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-4491227411930145841.post-18976087051767758622008-02-14T22:37:00.000+01:002008-02-14T22:37:00.000+01:00Mi posedas kaj legis kun ŝato la antaŭan...Mi posedas kaj legis kun ŝato la antaŭan eldonon, en represo de 1977, kaj ĉiam volas pli kaj pli legi pri Zamenhof.
Feliĉe, lastatempe, danke al du amikoj mi atingis fotokopii du librojn: "Doktor Esperanto", hispanlingva traduko —far J. Najera Castaneira— de verko far Maria Ziółkowska, publikigita en Meksiko en 1975, kies legon mi ankoraŭ ne finis, kaj "Zamenhof, aŭtoro de Esperanto" far Marjorie Boulton, kies kopiaĵon oni liveros al mi la venontan sabaton :).Luis Guillermo RESTREPO RIVAShttps://www.blogger.com/profile/03993582841870889111noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-4491227411930145841.post-2627175085599133252008-02-07T09:56:00.000+01:002008-02-07T09:56:00.000+01:00Ĉiam naive, unuavide, aperis la romanoj de Claude ...Ĉiam naive, unuavide, aperis la romanoj de Claude Piron. Estis klare poste, ke la tutan aferon subtenas firma ideo pri ekvilibro de homa menso, kaj pli justa kaj pli ĝusta. En "Tien", Claude montris ideon kiu certe gvidis lian tutan vivon, ne nur de profesia psikologo. Ne temas pri idealo : ni ĉiuj konas vere bonfartajn homojn. Eĉ se ni foje spertis, tamen bongustas la elmontrado ke eblas ripariĝi, kaj refoja memorigo ne superfluas. Tiom konstanta fido en Homo estas heroaĵo, sed indas sekvi la vojon al pli feliĉa vivo.
Mari-elenAnonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-4491227411930145841.post-83151492346835385182007-09-17T11:38:00.000+02:002007-09-17T11:38:00.000+02:00Saluton!! Pri la e-versio de la kanto de Queen, fa...Saluton!! Pri la e-versio de la kanto de Queen, fakte estas unu sur la KD tre simila al la originala versio. Tiu ĉi versio estas kaŝita sur via KD, vi devas meti ĝin en komputilon kaj esplori ĝin. Tiam vi vidos kaŝitajn dosierujojn por karaokeo (sen paroloj), muzikpecoj de la KD mp3-formata au ogg-formataj kaj ankaŭ du titoloj de la KD aliformaj: tiu de Queen laŭ originala muzikaranĝo kun e-teksto kaj tiu de "promeso via" kun la franca kaj eo miksita. Ek al aŭskultado!! :)Anonymousnoreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-4491227411930145841.post-12398401652143823742007-08-07T12:50:00.000+02:002007-08-07T12:50:00.000+02:00Jam pasintjare aperis tiu oka raporto, kaj interte...Jam pasintjare aperis tiu oka raporto, kaj intertempe aperis la naŭa. Tio ne malvalidigas la pasintajn raportojn, kiu restas instrua pri japanio, aktuala rilate ĉefajn demandojn, kaj proksimiga al la aŭtoro.Lego-klubo de Kvinpetalohttps://www.blogger.com/profile/02849346946721137906noreply@blogger.comtag:blogger.com,1999:blog-4491227411930145841.post-4503138046546286522007-08-07T11:34:00.000+02:002007-08-07T11:34:00.000+02:00La esperanta komunumo sub rigardo de fakuloFeliĉe,...La esperanta komunumo sub rigardo de fakulo

Feliĉe, de tempo al tempo aperas grava studo por stimuli pensadon pri nia esperantista agado : en « Lingvo kaj popolo », Humphrey Tonkin, iama prezidento de TEJO kaj UEA, akademiano, sed ankaŭ profesoro pri interlingvistiko, prezentas aktualan bildon de Esperanto en la monda kunteksto. Temis unue pri (facile legeblaj) lecionoj por la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.

Jam alireblas studoj pri la historio de la movado kaj/aŭ de la lingvo, pri malfacile difinebla identeco de la esperanta komunumo, pri lingvoplanado, pri la defioj de nia esperanta vivo. Originalaĵo estas, ke H.Tonkin kunligas tiujn temojn, konsciigante nin ke ili esence interdependas unu de la aliaj : « La lingvo Esperanto estas nedisigebla de la homoj, kiuj ĝin parolas kaj uzas », alivorte la lingvokomunumo kaj la movado intime interplektiĝas, kiel genie antaŭsentis Zamenhof. « La Esperanto-kulturo konsistas el tiuj komunaj simbolaj elementoj, esprimataj per Esperanto, kiuj donas al la parolantaro de la lingvo, senton de solidareco, memfido kaj identeco [...] La Esperanto-kulturo estas kaj produkto de tiu parolantaro, kaj ĝia formanto ». Tial ĝi estas esenca defio por la estonteco, ĉar sen ĝi, la lingvo ne plu havas celon. Sed la aŭtoro ne forgesas montri el niaj kontraŭdiroj, kiel ideologio malhelpas foje konkretan efikon.

Dum pli kaj pli grandskale, ankaŭ esperantistoj apatie sidas antaŭ televidiloj, mankas kultura strategio. Mankas sufiĉe facile alireblaj informoj pri gazetoj, radioelsendoj, libroj (ĉu ni entute emas legi ?), sonlibroj, kulturaj eventoj. Mankas ankaŭ subteno al t.n. marĝenaj artoj. Oni ne sufiĉe disvolvis la enormajn eblecojn entenatajn de la kongresoj. « Ni devus renkonti niajn ĉefajn aŭtorojn en ĉiuj anguloj de nia esperantista vivo, tiel ke ni volu legi ilin kaj prikomenti ilin, tiel ke iliaj verkoj fariĝu konataj kaj influaj, kaj tiel ke ni havu antaŭ la okuloj bonajn stilajn kaj lingvajn modelojn ». Pro sia graveco en la vivo de la komunumo, la akademio pli energie plenumu sian rolon en lingvoplanado. La renkontiĝoj pli aktive estu fontoj de riĉaj kulturaj eventoj, ne alie okazontaj. UEA per pli efika planado ĉirkaŭ kolektiva celo, pli grandskale kolektu rimedojn por modernigi niajn komunajn ilojn.

Pro komprenebla centrismo la esperantistoj mem konsideras UEAn kiel ĉeforganizaĵon sub kiuj grupiĝas la aliaj. Nejusta rigardo, se oni konsideras eĉ nur la historiajn faktojn. Notinte tiun punkton, HT tamen revenas nur al UEA, konsiderante ĉefe la lingvokomunumon, ne nepre la efektivan aktivecon de la membroj kompare kun la membronombro, nek politikajn engaĝiĝojn kiuj povus parte solvi la problemojn de t.n. neŭtraleco. “UEA celas esti dinamisma asocio gvidkapabla interne kaj socie efika ekstere”. Tio ne pravigus ekskluzivan atenton, kaj en tiom riĉoplena studo mi atendus pli ĝeneralan superrigardon al ĉiuj tendencoj de nia mirakla komunumo, se ni ne scius kiel profunde kaj de kiom longe, la aŭtoro engaĝiĝis en UEA.

Kiel rolas la diversaj strukturoj de UEA ? Por la komencanto, ne eblas deĉifri la diversajn siglojn, la historian pezon de eksteraj enventoj, la signifon kaj konsekvencojn de la agadoj, la ideajn kaj sekve strukturajn kaj personajn konfliktojn. HT do priskribas la diversajn grandajn etapojn de la idea evoluado en la movado, kun klarigoj pri ties gravaj deklaracioj, kaj kiel ili influas nian esperantistan vivon. Li tiras fadenon de unu-jarcenta historio pri eksteraj rilatoj, en kiu strategieroj fariĝis poste esencaj, inspiraj en nunaj politikaj fluoj, en streĉa rilato kun la ekstera mondo.

Eblas pli bone kompreni kiel povus kaj devus roli la strukturoj de niaj institucioj, por pli facile atingi kulturan kaj instruan efikecon en kohera lingvopolitiko : Esperanto kunigas la kriteriojn de lingvoplanado (efikeco, adekvateco, akceptebleco, kun ilo de korpusa planado, nome la akedemio), sekve ĝi respondas tute taŭge al nunaj internaciaj problemoj. Ni konviku pri trafeco de la lingvo laŭ socia kaj teknika vidpunktoj, tio estas, ni kapablu ne nur peti, sed oferti.

Nia komunumo konsistas el individuoj malfacile kunagantaj al sama direkto. HT ankaŭ analizas la homajn bremsojn kiuj malhelpas efikecon en UEA : li reliefigas, kiel emocie ni konceptas kolektivan agadon, kiel hobie ni provas solvi larĝskalajn problemojn lige kun la ekstera mondo, kiel ni malfacile sukcesas daŭrigi planitan laboron en la ĉiutaga mastrumado. “Foje, estas pli facile subteni rezolucion kaj poste ne plenumi ĝin, ol kontraŭi ĝin”. Sekvas klarigoj pri la funkciado de la komitato, de la estraro. Al la demando “Ĉu necesas reformoj ?”, li respondas ke ni prefere jam pli efike uzu niajn strukturojn. Sed, kvankam mastrumado tutnature konservatismas, “Se ni volas fari revolucion en la monda lingva sistemo, ni devas mem revolucii niajn metodojn”.

Kiu nun estu la rolo de niaj klasikaj institucioj, dum la interreto plirapidigis la falon de neadaptiĝemaj asocioj ? Ĝi samtempe malfermis mirinde grandan nombron de novaj eblecoj por interkomunikiĝo, kulturaj interŝanĝoj, kreemo, sciencaj esploroj, instruadon, ktp. Ĝi ankaŭ malfaciligas ĝustan taksadon de la amplekso de esperantistaro, kiu malpli registras sin en asocioj, sed ofte praktikas la lingvon per la interreto. La reguloj komplete ŝanĝiĝis : la nuna maniero labori, postulas la fortojn de unuopuloj, pli ol de tutaj asocioj. Kiel notas la aŭtoro, “la strukturita anarkio de la reto respondas al la personeco de la esperantistaro”. Sekve, necesas malpli da mon- kaj hom-rimedoj, sed pli da adaptiĝemo en nia funkciado. Aliflanke, la tuta libro ĝuste pledas por la asocioj, kies utilecon ĝi amplekse demonstras.

Kun tre kompleta bibliografio, utila indekso, tekstoj de la deklaracio de Tyresö, de la manifestoj de Raŭmo kaj Prago, tiu libro estas la plej aktuala pri nia movado. Ĝi ne nur reliefigas problemojn, sed pledas por efikaj solvoj, kaj honeste malfermas konstruajn debatojn por kreaj perspektivoj. Ĝi povas helpi ĉiun esperantiston trovi sian ĝustan lokon en movado, kies miraklo meritas niajn strebojn.

Lingvo kaj Popolo – Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Humphrey Tonkin, (UEA 2006) 159 paĝoj.

MHD en "Le Monde de l'Espéranto"Lego-klubo de Kvinpetalohttps://www.blogger.com/profile/02849346946721137906noreply@blogger.com