Affichage des articles dont le libellé est traduko. Afficher tous les articles
Affichage des articles dont le libellé est traduko. Afficher tous les articles

vendredi 7 septembre 2007

Kun diablo en la korpo


Kun diablo en la korpo


Kun diablo en la korpo / raymond radiguet, trad. michel duc goninaz. - Novjorko: Mondial, 2006. - 140 p.


Originala titolo: „le diable au corps“.


La aŭtoro, Rajmundo Radige, mortis junaĝe en 1923. Li postlasis du romanojn kaj pli mallongajn tekstojn. Li famas en beletraj rondoj, sed probable ne tre vaste ekster franclingvaj landoj.


Simile al Marcelo Prust, R. Radige bildigas la altan socion kaj subtile prezentas animojn, sentojn kaj homajn rilatojn. sed kontraste al la ampleksa prusta stilo, la frazoj de P. Radige mallongas, funkcias per komparoj, taksoj, kaj ofte finiĝas sentence. Per tio li proksimas al la tono de francaj klasikaĵoj deksepajarcentaj. M. Duc Goninaz tradukas elegante, sen francismoj kaj tamen bone konservante tiun atentopostulan tonon.


La temo de la romano relative banalas: ĝi estas amaventuro, kiun rompas socia premo kaj fine morto. La sola maloftaĵo estas, ke ĝi okazas inter juna tromatura knabo kaj kelkajn jarojn pli aĝa virino, kies edzon la unua mondmilito fordevigis. La aŭtoro analizas la mikson de memcentreco kaj sindonemo, en kiu implikiĝas la geamantoj. Radige travivis similan amaferon estante dekkvarjara, kaj verkis la romanon deksepjara.


Ĵ. Vaŝe

samedi 16 juin 2007

Ormuzdo kaj Arimano

Ormuzdo kaj Arimano, Carl Jonas Love Almqvist, politika satiro, tradukis Gunnar Gällmo, 2007, mendebla ĉe http://www.lulu.com

"Se vi trovas partojn de la esperantlingva teksto malfacile komprenebla, mi ne povas pardonpeti; por nuntempa svedlingvulo ankaŭ la originalo estas malfacila." skribas la tradukinto en sia antaŭparolo. Do mi trankvile ne devos pardonpeti por diri ke multaj frazoj estas nur ĵargonaĵo! Bedaŭrinde ankaŭ la rakonto estas pli ol nebula. Jen bono/malbono, jen Ormuzdo speco de Dio kaj Arimano speco de Satano. Kaj la "dekretoj" de Ormuzdo pelas onin en la brakojn de Arimano... pri kiu fakte oni poke ekscias! Baf!


Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)

Kie brulas, ĝentlemanoj?

Kie brulas, ĝentlemanoj? 50 poemoj de Charles Bukowski, trad. Hagen Hirte, 88 p. 2,50 €. Laŭte!


Mi komparis tiun tradukon kun tiu de Cezar (E-libro). Je 95% ili samas. Foje unu superas la alian, foje inverse! Sed la du tradukoj estas bonaj.

Jen kelkaj titoloj de la poemoj, se vi neniam legis Bukowskin: "Viro kaj virino enlite je la deka vespere", "Al la putino, kiu ŝtelis miajn poemojn", "Hemoroidoj-Blues", "Por friponoj, monaĥinoj, oficistoj kaj vi"... Do se vi ne timas fikadon kaj ebriecon, legu la poeton.



Ĵak Le Puil (en Cher-Espéranto)