marta / eliza orzeszkowa, trad. ludoviko lazaro zamenhof. - bielsko-biała: kleks, 1999. - 256 p.
originalo el: 1872.
esperanta traduko el: 1910.
en la reto: http://www.esperanto.pl/page.php?tid=206000
fine de la deknaŭa jarcento juna vidvino kun filineto provas vivteni sin memstare. tra la pola ĉefurbo, varsovio, ŝi serĉas laboron, kiun ŝi kapablus plenumi: muzikinstruon, desegnadon, ŝtofovendadon, lingvoinstruon... ĉiajn aferojn tiam lernatajn de inoj, ĉiajn aferojn, por kiuj ilin oni malakceptas kiel profesiulojn, jen ĝentile, jen abrupte. la aŭtoro bildigas socion, kiu fortenas virinojn el profesia vivo.
siatempe la romano estis avangarda per sia temo, kaj tiurilate ĝi interese vidigas la intertempan evoluon de seksaj roloj en eŭropo. avangarda ĝi ne estis stile, kaj sekve post unu jarcento ĝia patosemo sonas eksmode:
Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis.
tiu libro restas tamen referencverko. en ĝi zamenhof provis la lingvon internacian en traduko de modernepoka romano kun la riĉa vortprovizo necesa por priskribo de lokoj, homoj, sentoj kaj aferoj el ordinara vivo.
ĵ. vaŝe