misio sen alveno / john francis. - la laguna, 1982. - 159 p.
en la lingvo internacia sufiĉe hejmiĝis sciencfikcio, por ke neniu miru pro "laserpistolo", "galaksia imperio" kaj aliaj rekvizitoj same necesaj en ĝiaj rakontoj, kiel parolaj bestoj en fabloj.
al tiu temaro john francis faris sian kontribuon per mezgranda, sufiĉe varia romano.
la rakonto sekvas viron, kiun progesinta civilizo komisias por la esploro de iom postrestinta planedo, rande de la galaksio, kiu strange similas al nia tero. lia veno kirlas intrigojn inter diversaj institucioj kaj homoj, kaj de la diversaj karakteroj la aŭtoro faras tiupretekste sufiĉe sukajn portretojn. posta esploro de senhoma planedo estas okazo por impresaj priskriboj de strangaj sed verŝajnaj bestoj kaj pejzaĝoj. la revena vojaĝo pro ia difekto de eksperimenta kosmoŝipo glitigas la heroon kaj kelkajn kunulojn al "paralela universo", en kiu lia devena planedo ne tute samas, kvankam similas, kaj lia misio iel perdas sian sencon.
francis en ĉi tiu verko elmontras fortan rakontokapablon. liaj viglaj kaj satiraj priskriboj alternas laŭ ĝusta ritmo kun agado. kiam mi atingis la finon, mi tamen hezitis pri la senco de la tuto. ĉu tiun "mision sen alveno" oni komprenu kiel averton, ke noblaj celoj ne nepre koincidas kun la realo? mi pli suspektas, ke la aŭtoro liveris ĉi tie ian bravuraĵon, kiun oni povas nur aplaŭdi, kiel oni aplaŭdas kinaĵon kun multaj impresaj trukoj, sed kiu certagrade restas enhave malplena, do ia "romano sen alveno", kiun oni tamen plezure legas kiel distraĵon.
ĵ. vaŝe