jeudi 7 février 2008

Tien

Antaŭ kelkaj monatoj, mi legis "Tien", ŝlosilon, kiu ebligas al mi eniri la malhelajn mensajn tavolojn.

La elfosado de io terura, kiu okazis infanaĝe, ne estis facila. Tiu rakonto, la seksperforto farita de kuzo dekokjara al knabeto sesjara estas gorĝprema, des pli ke la "frenezula" adolesko minacas strangoli la etulon se li plendos. Do, la etulo silentis dum jaroj. Okaze de studado pri psikologio, li provis kompreni la damaĝigajn implicojn, kaj li pardonis sian turmentiston.

Por atingi "Tien", nun necesas apogi manon sur specifan rokon de tre alta montaro. Malfermiĝanta fendego rivelas valon : magia la pejzaĝo, magiaj la homoj, kiuj senbalastiĝas de malamo, kolero, krueleco. Certe, iom da hipnozo povos helpi, ĉar la diablo ankoraŭ ne vaporiĝis ... kaj devas resti nur bonaj sentoj. Kiam ŝanĝiĝos nia mondo por esperigi harmonion ?

Sabine Ardouin

1 commentaire:

Anonyme a dit…

Ĉiam naive, unuavide, aperis la romanoj de Claude Piron. Estis klare poste, ke la tutan aferon subtenas firma ideo pri ekvilibro de homa menso, kaj pli justa kaj pli ĝusta. En "Tien", Claude montris ideon kiu certe gvidis lian tutan vivon, ne nur de profesia psikologo. Ne temas pri idealo : ni ĉiuj konas vere bonfartajn homojn. Eĉ se ni foje spertis, tamen bongustas la elmontrado ke eblas ripariĝi, kaj refoja memorigo ne superfluas. Tiom konstanta fido en Homo estas heroaĵo, sed indas sekvi la vojon al pli feliĉa vivo.
Mari-elen