Soneltiraĵo legita de mhd (p 136) | |
Soneltiraĵo legita de mhd (p138) |
Lingvo kaj popolo, aktualaj problemoj de la Esperanto-movado, Humphrey Tonkin, UEA 2006, 159 paĝoj.
Jen tre riĉa libro en 8 ĉapitroj: La lingvo kaj ĝia rolo – Lingva politiko interna kaj ekstera – Kio estas lingvopolitiko – Lingvokulturado – Eksteraj rilatoj – Nunaj kaj estontaj strukturoj – La E-o-komunumo en la mondo –Esploroj kaj estonteco. En la antaŭlasta ĉapitro Tonkin elmetas ideon, kiun mi havis antaŭ multaj jaroj, kaj kiun mi proponis al la tiama UEA, sen sekvo. Jen: "Kial, cetere, estas tiel malfacile ekscii pri la ekzisto de difinitaj gazetoj, kaj ilin aĉeti aŭ aboni? Kial oni ne vendas aktualajn gazetojn en unuopaj numeroj en la grandaj libroservoj, ekzemple la kongresa libroservo en la Universala Kongreso?" Jes, ĉiufoje, kiam mi povis prezenti LKK-on dum kongresoj/manifestacioj, mi vendis multajn unuopajn ekzemplerojn kaj eĉ rekoltis abonojn. Do, dankon al Tonkin, kiu eble havos pli da influo ol mi, eĉ se li tute ne aludas LKK-on en sia libro!
1 commentaire:
La esperanta komunumo sub rigardo de fakulo
Feliĉe, de tempo al tempo aperas grava studo por stimuli pensadon pri nia esperantista agado : en « Lingvo kaj popolo », Humphrey Tonkin, iama prezidento de TEJO kaj UEA, akademiano, sed ankaŭ profesoro pri interlingvistiko, prezentas aktualan bildon de Esperanto en la monda kunteksto. Temis unue pri (facile legeblaj) lecionoj por la Interlingvistikaj Studoj ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano.
Jam alireblas studoj pri la historio de la movado kaj/aŭ de la lingvo, pri malfacile difinebla identeco de la esperanta komunumo, pri lingvoplanado, pri la defioj de nia esperanta vivo. Originalaĵo estas, ke H.Tonkin kunligas tiujn temojn, konsciigante nin ke ili esence interdependas unu de la aliaj : « La lingvo Esperanto estas nedisigebla de la homoj, kiuj ĝin parolas kaj uzas », alivorte la lingvokomunumo kaj la movado intime interplektiĝas, kiel genie antaŭsentis Zamenhof. « La Esperanto-kulturo konsistas el tiuj komunaj simbolaj elementoj, esprimataj per Esperanto, kiuj donas al la parolantaro de la lingvo, senton de solidareco, memfido kaj identeco [...] La Esperanto-kulturo estas kaj produkto de tiu parolantaro, kaj ĝia formanto ». Tial ĝi estas esenca defio por la estonteco, ĉar sen ĝi, la lingvo ne plu havas celon. Sed la aŭtoro ne forgesas montri el niaj kontraŭdiroj, kiel ideologio malhelpas foje konkretan efikon.
Dum pli kaj pli grandskale, ankaŭ esperantistoj apatie sidas antaŭ televidiloj, mankas kultura strategio. Mankas sufiĉe facile alireblaj informoj pri gazetoj, radioelsendoj, libroj (ĉu ni entute emas legi ?), sonlibroj, kulturaj eventoj. Mankas ankaŭ subteno al t.n. marĝenaj artoj. Oni ne sufiĉe disvolvis la enormajn eblecojn entenatajn de la kongresoj. « Ni devus renkonti niajn ĉefajn aŭtorojn en ĉiuj anguloj de nia esperantista vivo, tiel ke ni volu legi ilin kaj prikomenti ilin, tiel ke iliaj verkoj fariĝu konataj kaj influaj, kaj tiel ke ni havu antaŭ la okuloj bonajn stilajn kaj lingvajn modelojn ». Pro sia graveco en la vivo de la komunumo, la akademio pli energie plenumu sian rolon en lingvoplanado. La renkontiĝoj pli aktive estu fontoj de riĉaj kulturaj eventoj, ne alie okazontaj. UEA per pli efika planado ĉirkaŭ kolektiva celo, pli grandskale kolektu rimedojn por modernigi niajn komunajn ilojn.
Pro komprenebla centrismo la esperantistoj mem konsideras UEAn kiel ĉeforganizaĵon sub kiuj grupiĝas la aliaj. Nejusta rigardo, se oni konsideras eĉ nur la historiajn faktojn. Notinte tiun punkton, HT tamen revenas nur al UEA, konsiderante ĉefe la lingvokomunumon, ne nepre la efektivan aktivecon de la membroj kompare kun la membronombro, nek politikajn engaĝiĝojn kiuj povus parte solvi la problemojn de t.n. neŭtraleco. “UEA celas esti dinamisma asocio gvidkapabla interne kaj socie efika ekstere”. Tio ne pravigus ekskluzivan atenton, kaj en tiom riĉoplena studo mi atendus pli ĝeneralan superrigardon al ĉiuj tendencoj de nia mirakla komunumo, se ni ne scius kiel profunde kaj de kiom longe, la aŭtoro engaĝiĝis en UEA.
Kiel rolas la diversaj strukturoj de UEA ? Por la komencanto, ne eblas deĉifri la diversajn siglojn, la historian pezon de eksteraj enventoj, la signifon kaj konsekvencojn de la agadoj, la ideajn kaj sekve strukturajn kaj personajn konfliktojn. HT do priskribas la diversajn grandajn etapojn de la idea evoluado en la movado, kun klarigoj pri ties gravaj deklaracioj, kaj kiel ili influas nian esperantistan vivon. Li tiras fadenon de unu-jarcenta historio pri eksteraj rilatoj, en kiu strategieroj fariĝis poste esencaj, inspiraj en nunaj politikaj fluoj, en streĉa rilato kun la ekstera mondo.
Eblas pli bone kompreni kiel povus kaj devus roli la strukturoj de niaj institucioj, por pli facile atingi kulturan kaj instruan efikecon en kohera lingvopolitiko : Esperanto kunigas la kriteriojn de lingvoplanado (efikeco, adekvateco, akceptebleco, kun ilo de korpusa planado, nome la akedemio), sekve ĝi respondas tute taŭge al nunaj internaciaj problemoj. Ni konviku pri trafeco de la lingvo laŭ socia kaj teknika vidpunktoj, tio estas, ni kapablu ne nur peti, sed oferti.
Nia komunumo konsistas el individuoj malfacile kunagantaj al sama direkto. HT ankaŭ analizas la homajn bremsojn kiuj malhelpas efikecon en UEA : li reliefigas, kiel emocie ni konceptas kolektivan agadon, kiel hobie ni provas solvi larĝskalajn problemojn lige kun la ekstera mondo, kiel ni malfacile sukcesas daŭrigi planitan laboron en la ĉiutaga mastrumado. “Foje, estas pli facile subteni rezolucion kaj poste ne plenumi ĝin, ol kontraŭi ĝin”. Sekvas klarigoj pri la funkciado de la komitato, de la estraro. Al la demando “Ĉu necesas reformoj ?”, li respondas ke ni prefere jam pli efike uzu niajn strukturojn. Sed, kvankam mastrumado tutnature konservatismas, “Se ni volas fari revolucion en la monda lingva sistemo, ni devas mem revolucii niajn metodojn”.
Kiu nun estu la rolo de niaj klasikaj institucioj, dum la interreto plirapidigis la falon de neadaptiĝemaj asocioj ? Ĝi samtempe malfermis mirinde grandan nombron de novaj eblecoj por interkomunikiĝo, kulturaj interŝanĝoj, kreemo, sciencaj esploroj, instruadon, ktp. Ĝi ankaŭ malfaciligas ĝustan taksadon de la amplekso de esperantistaro, kiu malpli registras sin en asocioj, sed ofte praktikas la lingvon per la interreto. La reguloj komplete ŝanĝiĝis : la nuna maniero labori, postulas la fortojn de unuopuloj, pli ol de tutaj asocioj. Kiel notas la aŭtoro, “la strukturita anarkio de la reto respondas al la personeco de la esperantistaro”. Sekve, necesas malpli da mon- kaj hom-rimedoj, sed pli da adaptiĝemo en nia funkciado. Aliflanke, la tuta libro ĝuste pledas por la asocioj, kies utilecon ĝi amplekse demonstras.
Kun tre kompleta bibliografio, utila indekso, tekstoj de la deklaracio de Tyresö, de la manifestoj de Raŭmo kaj Prago, tiu libro estas la plej aktuala pri nia movado. Ĝi ne nur reliefigas problemojn, sed pledas por efikaj solvoj, kaj honeste malfermas konstruajn debatojn por kreaj perspektivoj. Ĝi povas helpi ĉiun esperantiston trovi sian ĝustan lokon en movado, kies miraklo meritas niajn strebojn.
Lingvo kaj Popolo – Aktualaj problemoj de la Esperanto-movado. Humphrey Tonkin, (UEA 2006) 159 paĝoj.
MHD en "Le Monde de l'Espéranto"
Enregistrer un commentaire