lundi 12 septembre 2011

Demian


demian, la historio de la junaĝo de emil sinkler / hermann hesse, trad. detlef karthaus. - novjorko: mondial, 2007. - 141 p.
originala titolo: demian, el 1919.
ĉiuj romanoj de la germana kaj svisa artisto hermann hesse (1877-1962) havas komunajn rekoneblajn etoson, temaron kaj stilon. "demian" estas adoleskiĝa romano, kiu forte elspiras tiun serĉon de vivmotivo, tiun fascinon por iuj kaŝitaj, eble mistikaj, eble psiĥanalizaj fundamentoj de homa animo, kiu estas karaktera de la hesaj verkoj.
la rakontanto priskribas sian vivon de infanaĝo ĝis plenkreskiĝo kiel vojon al iu pli alta, sopirata revelacio. tiu intima tono tamen ne tute enfermas la leganton en la subjektiveco de la rakontanto, ĉar ĉi tiu iras sian personan vojon dank' al renkontiĝoj kun modelaj kaj iafoje ankaŭ malmodelaj homoj — interalie kun la titoldona "demian" —, kies diroj kaj agoj kontraŭpezas liajn. oni ne atendu do de ĉi tiu verko precizajn priskribojn de lokoj aŭ de cirkonstancoj; la ĉefa koncerno estas la sentoj, pensoj kaj mondrigardo de la mi-persono, laŭnome emil sinkler. ĉu ĉi tiu fine atingas aŭ ne atingas sian celon, kontentigas aŭ ne kontentigas sian komprenavidon fronte al la mondo, la leganto mem juĝos.
la traduko efike peras la fluan, senembarasan, iom romantikan stilon de hesse. provlego kaj publikigo ĉe serioza eldonejo igas la tekston preskaŭ senmakula krom iuj preteratentoj ("sencon de honoro" (senton), "oni konsideras min etan infanon" (eta infano), "tiu signo ne signifas honto" (honton), "komencis nova turmento" (komenciĝis) kaj malmultaj similaj...).
ĵ. vaŝe

vendredi 12 novembre 2010

Renardo Vulpo


renardo vulpo / anonima, trad. pieter jan doumen. - hechtel-eksel: la tradukinto, [2010]. - 164 p.

originala titolo: van den vos reynaerde.

satiristoj volonte bildigas homojn kiel bestojn. jen tigro aŭ lupo figuras kruelulon, jen azeno aŭ bovo stultulon. fabloj tiamaniere mokas homajn misojn kaj sociajn rilatojn.

tiun satirospecon eŭropa mezepoko ampleksigis per la aventuroj de trompema vulpo nomata "renardo", kiuj siatempe tiom popularis, ke la diversaŭtoraj kaj diverslingvaj tianomaj "branĉoj" de la "romano de renardo" iĝis iom vasta literaturo, kiun nur specialistoj bone supervidas.

feliĉe, pri renardo ekzistas sufiĉe kohera verko el la 13a jarcento. la malicaĵojn de la vulpo ĝi bone resumas, kondiĉe nur ke oni proksimigu ĝin al moderna leganto. ĝi verkiĝis en la lingvo dica — tio estas malnov-nederlanda — sub la titolo "pri la vulpo renardo". la proksimigon al nuntempa kaj esperantlingva publiko surprenis p. j. doumen.

la aŭtoro prezentas sin en la unuaj versoj:

mi, willem, kiu madok faris,
dum multaj noktoj maldormante
[...]

sed pri tiu alia verko "madok" oni scias nenion. tiu vilhelmo restas do anonimulo postlasinta nur unu konatan verkon.

kompare kun aliaj renardo-verkistoj, vilhelmo lerte unuecigis la rakonton ĉirkaŭ la proceso de renardo. la reĝo de bestoj, leono noblo, pro la multo de plendoj kontraŭ renardo vokigas lin por proceso antaŭ la kortegon de bestoj. li komisias unue sian ministron, la urson bruno, kiun renardo ruze logas al kaptilo kaj batigas de kamparanoj. duavice kurieras la kato tiberto, kiun renardo simile trompas. fine estas sendata la melo grimberto, parenco de renardo, kiun ĉi tiu ne aŭdacas trompi. renardo kunvojas, aperas antaŭ malfavora kortega juĝistaro, respondas al la akuzoj, kaj ricevas kondamnon al pendumo pro siaj multaj fiaĵoj. sed per elokventa mensogado, la vulpo trompas la gereĝojn, ricevas indulgon, kaj sub preteksto de pentofara pilgrimo li forlasas la kortegon, rapidas al sia hejmo kaj fuĝas kun sia familio.

oni povas bedaŭri, ke aliaj famaj epizodoj estas nur skizataj. kiel renardo eluzis reĝan komision pri anoncado de ĝenerala paco de la bestaro, aperas nur alude en iuj versoj. kiel li instruis vintran fiŝkaptadon al la lupo, aperas nur resume en la konfeso de liaj pekoj al grimberto:

[...] iun vintron, kiam
fortege frostis, mi instruis
lin kapti fiŝojn per la vosto.
Tra truo, kiun oni hakis
en la glacio de lageto,
la lup' pendigis sian voston,
senmove atendante, ke la
fiŝetoj mordos la logaĵon
[...]

tamen la la densigo de la rakonto gajnigas pli grandan koherecon kaj senrompecon ol en aliaj versioj. la aŭtoro rapide kaj vigle bildigas la situaciojn, la karakterojn de la bestoj, kaj bone kondukas la intrigon.

forme la tradukinto frontis ne nur antikvan lingvon, sed ankaŭ versan formon, kiu tiutempe estis kutima en plejmultaj rakontoj. li havis elekton inter strikta fideleco, tio estas tradukado per rimaj versoj, aŭ pli granda libereco, tio estas prozigo. li elektis mezan vojon, tradukante senrime kaj iom ŝveligante la nombron de versoj kompare kun la originalo. la rezulto laŭ mi bonas. ĝi peras ritmon de versa rakonto, kaj samtempe lasas sufiĉan liberon por flua kaj varia stilo.

la farita laboro ampleksas ankaŭ la dividon de la tuto laŭ ok ĉapitroj kaj la provizadon de enkonduko kaj notoj. dank' al la notoj la leganto komprenos aludojn al mezepokaj procesaj kaj aliaj moroj, kiujn la rakonto fidele bildigas, kaj ekscios pri loknomoj per kiuj la aŭtoro ankris la okazaĵojn en la reala flandrio de la 13a jarcento.

la eldonon ilustras gravuraĵoj de wilhelm von kaulbach.

homoj, kiuj ne trovos aliajn komentindaĵojn, povos plendi pri kelkaj "mava""noci". ĉasantoj de eraroj aŭ dubindaĵoj ne trovos multajn: "la reĝo ĵuris per lia tron'", "vin min sekvos", "kuregis al kortum' kaj rego", "li pendis la pilgrimosakon", eventuale "anatema", iom libera uzo de "ŝuldi", prefero por ne tre kutima "eskapi al". sume bagateloj, kiuj neniel embarasos la legadon de agrable humura verko.

ĵ. vaŝe

dimanche 10 octobre 2010

misio sen alveno


misio sen alveno / john francis. - la laguna, 1982. - 159 p.

en la lingvo internacia sufiĉe hejmiĝis sciencfikcio, por ke neniu miru pro "laserpistolo", "galaksia imperio" kaj aliaj rekvizitoj same necesaj en ĝiaj rakontoj, kiel parolaj bestoj en fabloj.

al tiu temaro john francis faris sian kontribuon per mezgranda, sufiĉe varia romano.

la rakonto sekvas viron, kiun progesinta civilizo komisias por la esploro de iom postrestinta planedo, rande de la galaksio, kiu strange similas al nia tero. lia veno kirlas intrigojn inter diversaj institucioj kaj homoj, kaj de la diversaj karakteroj la aŭtoro faras tiupretekste sufiĉe sukajn portretojn. posta esploro de senhoma planedo estas okazo por impresaj priskriboj de strangaj sed verŝajnaj bestoj kaj pejzaĝoj. la revena vojaĝo pro ia difekto de eksperimenta kosmoŝipo glitigas la heroon kaj kelkajn kunulojn al "paralela universo", en kiu lia devena planedo ne tute samas, kvankam similas, kaj lia misio iel perdas sian sencon.

francis en ĉi tiu verko elmontras fortan rakontokapablon. liaj viglaj kaj satiraj priskriboj alternas laŭ ĝusta ritmo kun agado. kiam mi atingis la finon, mi tamen hezitis pri la senco de la tuto. ĉu tiun "mision sen alveno" oni komprenu kiel averton, ke noblaj celoj ne nepre koincidas kun la realo? mi pli suspektas, ke la aŭtoro liveris ĉi tie ian bravuraĵon, kiun oni povas nur aplaŭdi, kiel oni aplaŭdas kinaĵon kun multaj impresaj trukoj, sed kiu certagrade restas enhave malplena, do ia "romano sen alveno", kiun oni tamen plezure legas kiel distraĵon.

ĵ. vaŝe

mardi 2 décembre 2008

Aline


aline / charles-ferdinand ramuz, trad. rené de saussure, komentis kaj prinotis vilhelmo lutermano - monda asembleo socia, 2007. - 125 p.

originalo el: 1905.

karlo-ferdinando ramuz (1878-1947) estis franclingva svisa verkisto. aline kalkuliĝas kiel lia unua romano kaj la titolo ankaŭ estas la nomo de la ĉefrolulo, juna svisa kamparanino. ĝi prezentas iom romantike malfeliĉan temon pri junulino gravedigita kaj forlasita de amato, kontraste al postaj ramuzaj verkoj, kiuj sin turnos al pli sociaj temoj.

aline jam enhavas la ĉefajn ecojn, kiuj poste famigis kaj misfamigis ramuzon. famon kaŭzis la sobra, atenta priskribo de la kampara medio svisia. la aŭtoro tenas sin iom malproksime de la rolantoj, sed li bildigas ĉiujn okazaĵojn freŝe, kiel ili mem bildigus. eĉ metaforoj zorge restas en la kampo de ilia ĉiutaga mondo: ŝi hezitis kaj ŝia koro tremetis kiel pomo ĉe pinto de branĉo.

misfamon kaŭzis la stilo. en dialogoj, sed ankaŭ en priskriboj, ramuz konservas la parolturnojn de svisaj popolanoj. oni riproĉis, ke li verkas per „malbona franca lingvo“, ja per celkonscie malbonigita lingvo. kaj li defendis sin asertante, ke tio estas parolmaniero akorda kun tio kaj tiuj, pri kiuj li verkas...

ĉi tiu reeldonita traduko havas plian intereson, ke ĝin publikigis en 1911 renato de saussure. renato de saussure famas pro epokfara eseo pri esperanta vortfarado. krom gramatikiste li aktivis do ankaŭ tradukiste. kiom sukcese? la tasko malfacilis, ĉar li devis iel sentigi la apartan stilon de la aŭtoro. tiuflanke li miaopinie nur duone sukcesis. al diversaj legantoj iuj frazoj sonos probable iomete pli strange, ol popole.

la reeldoninto interese komentas, krom pri la tradukinto, ankaŭ pri iuj proprecoj de frua esperanto. estas surprize ke apud tiom detalaj rimarkoj restas tekstaj eraroj eble konservitaj el la originala eldono: "fermetanta fojno" (fermentanta), "en sia kapo intermiksiĝis ĉiuspecaj pensoj" (lia), "iri ni en la arbaron" (iru?) kaj similaj. tiaj makuletoj tamen malabundas, ili ne ĝenos la legadon de bona mor-romano kun iom surpriza kaj elreviga fino.

ĵ. vaŝe

vendredi 27 juin 2008

La longa vojo


la longa vojo / richard meye. - vieno: pro esperanto, 1990. - 138 p.

originala eldono el: 1935.

du viroj vagas de restejo al alia restejo por senhejmuloj. ili almozpetas, tiras siajn vivojn antaŭen, sen perspektivo, sen ribelo, sen plendoj, ĉu gaje? – eble eĉ gaje. iun tagon tamen ili renkontas bienulon, kiu donas al ili malgravajn sed stabilajn funkciojn kiel ĝardenisto kaj bibliotekisto. iu el la du amikoj ne sukcesas kaŝi de la bienulo, ke iam li estis fama muzikisto. sed instigoj kaj helpo, por ke li rekomencu sian karieron, fiaskas. post ioma tempo la alia vagulo deziras denove vagi, kaj li foriras. ankaŭ la dua reiras sur la vojon, sur la longan vojon, kaj post longa serĉo kaj diversaj aventuroj ili rekuniĝas, ĝis kiam morto de unu soligas la alian.

pri vivo de senhejmuloj tradicie temas en socikritika aŭ satira literaturo. ĉi tiu romano kondukas la temon al tute alia direkto: malmultaj roluloj en ĝi havas nomojn; malfacile oni divenus en kiu jaro, apenaŭ en kiu jarcento ili vivas; urboj kaj landoj estas sennomaj. el tiu sennomeco, el siaj simplaj frazoj, el sia senartifika prezento de homoj kaj sentoj, „la longa vojo“ ricevas iaspecan diafanecon. ŝajnas, ke la aŭtoro vidas senhejmecon kiel bildon de malkonstanta homa vivo, en kiu ĉio forpasas, eĉ fine fidela amikeco, kaj la animstaton de vaganto li vidas kiel plej trafan respondon al tiu malkonstanteco...

laŭ noto de la reeldonanto herbert mayer, la aŭtoro de tiu originala romaneto same diskretas kiel siaj roluloj: li vivis en germanio apud kolonjo kaj aktivis en la 1930aj jaroj. pri li oni scias nenion kroman.

ĵ. vaŝe

jeudi 1 mai 2008

Regulus


regulus / lorjak. - ascoli piceno: edizioni gabrielli, 1981. - 340 p.

lorjak (oficialnome j. l. mahé) elektis kiel lokon por historia romano parizon, kaj kiel tempon la deksepan jarcenton. la medio estas la densa, vigla franca ĉefurbo, en kiu "regulus", korporaciestro de oraĵistoj kaj skabeno en la urba administro, iun tagon subite malaperas. la familio esploras, gazetisto priserĉas, la polico enketas... regulus siaflanke provas eskapi el sinsekvaj malliberejoj, provas diveni, kiu rabis lin kaj por kiu celo... la agado impetas, ĉiu parto enhavas surprizojn kaj lasas enigmojn por la sekvo.

kontraste al aliaj verkoj de lorjak, ĉi tiu ne impresas kiel distraĵo rapide redaktita. helpate de historiisto, la aŭtoro atente bildigis la medion, kaj plektis ĝian priskribadon en la agadon. la roluloj havas klarajn aspektojn kaj karakterojn, iom karikaturajn por amuzo de la leganto.

neeviteble la zorga prezento de historiaj objektoj, moroj, institucioj kaj aliaj necesigas abundan vortprovizon. plie lorjak senhezite uzas francajn hom- kaj loknomojn kaj iafoje parolas per kontrastoj, ironiaj troigoj aŭ metaforoj. iom rezignante pri kompreno de ĉiuj ĉi detaloj oni legos la tuton laŭ la taŭga, rapida ritmo de agado-rakonto, kiu plaĉos al ŝatantoj de la „tri muskedistoj“ aŭ aliaj similaj aventurromanoj en historia vesto.

ĵ. vaŝe

vendredi 7 mars 2008

Marta


marta / eliza orzeszkowa, trad. ludoviko lazaro zamenhof. - bielsko-biała: kleks, 1999. - 256 p.

originalo el: 1872.
esperanta traduko el: 1910.
en la reto: http://www.esperanto.pl/page.php?tid=206000

fine de la deknaŭa jarcento juna vidvino kun filineto provas vivteni sin memstare. tra la pola ĉefurbo, varsovio, ŝi serĉas laboron, kiun ŝi kapablus plenumi: muzikinstruon, desegnadon, ŝtofovendadon, lingvoinstruon... ĉiajn aferojn tiam lernatajn de inoj, ĉiajn aferojn, por kiuj ilin oni malakceptas kiel profesiulojn, jen ĝentile, jen abrupte. la aŭtoro bildigas socion, kiu fortenas virinojn el profesia vivo.

siatempe la romano estis avangarda per sia temo, kaj tiurilate ĝi interese vidigas la intertempan evoluon de seksaj roloj en eŭropo. avangarda ĝi ne estis stile, kaj sekve post unu jarcento ĝia patosemo sonas eksmode:

Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis.

tiu libro restas tamen referencverko. en ĝi zamenhof provis la lingvon internacian en traduko de modernepoka romano kun la riĉa vortprovizo necesa por priskribo de lokoj, homoj, sentoj kaj aferoj el ordinara vivo.

ĵ. vaŝe